Ilona Kovács (psikologo)

Ilona Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Ilona estas hungara korbopilkisto, olimpikulo, psikologo, psikiatro, altlerneja instruisto, fotisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019), membro de Academia Europaea (2009).

Ilona Kovács
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1960 (1960-07-03) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo psikiatro • basketbalisto
vdr

Ilona Kovács[1] naskiĝis la 3-an de julio 1960 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ilona Kovács estis jam frue altstatua, ŝi estis 110-foje ano de la hungara korbopilka taĉmento inter 1975 kaj 1980, en 1980 ankaŭ olimpikulo. Ŝi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris psikologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1983. Post la diplomo ŝi estis asistanto samloke ĝis 1989, dum ŝi doktoriĝis en 1988. Inter 1990-2003 ŝi apartenis al en:Rutgers University (esploristo 1990-1992, poste ŝi akiris pli altajn edukajn rangojn. Hejmenveninta ŝi estis docento de Teknikuniversitato de Budapeŝto (2003-2006), ankaŭ katedrestro (2004-2009), intertempe ŝi gvidis esploran grupon. Inter 2006 kaj 2012 ŝi instruis kiel profesoro. Ŝi finis sian karieron en tiu ĉi universitato kiel vicdekano en la jaroj 2011 kaj 2012. Intertempe ŝi kandidatiĝis (CSc) en 1997, doktoriĝis (DSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 2004. En Universitato de Pécs la habilitiĝo okazis en 2003. Ŝi instruas kaj esploras kiel katedrestro de Katolika Universitato Péter Pázmány ekde 2013. Ŝi ricevis premiojn inter 1980-2006. Ŝi fokusiĝas pri la vido, ŝi pruvis, ke disvolviĝo de la homaj vidaj procezoj daŭras ĝis la adoleska aĝo. Libertempe ŝi fotadas, eĉ ŝiaj fotoj estas videblaj en ekspozicioj.

Elektitaj artikoloj (kun aliaj) redakti

  • Egy tudományos vízió (1991)
  • Contour integration deficit in children suffering from Williams syndrome (2001)
  • Maturation of cyclopean visual evoked potential phase in preterm and full-term infants (2014)

Elektitaj fotekspozicioj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti