Ilona Prunyi
Ilona Prunyi [prunji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Prunyi Ilona estas hungara pianisto, altlerneja instruisto.
Ilona Prunyi | |
---|---|
Ilona Prunyi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1941 (83-jaraĝa) en Debrecen |
Lingvoj | hungara • rumana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | muzikinstruisto • universitata instruisto • pianisto |
Ilona Prunyi [1] naskiĝis la 1-an de majo 1941 en Debrecen.
Biografio redakti
Ilona Prunyi aĝis 6, kiam ŝi komencis pianludi. Ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1963. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis József Gát kaj András Mihály. Post la diplomo ŝi komencis instrui samloke kiel asistanto (post jaroj jam docento). Kelkfoje ŝi partoprenis en kursoj de en: Yvonne Lefébure en Parizo helpe de stipendioj. Krom la instruado ŝi ankaŭ koncertas en Eŭropo, Usono, Kanado, Ĉinio. Ŝi ricevis premiojn inter 1985-2015.