Imre Deininger [dejninger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Deininger Imre estis hungara agronomo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis komorrai.

Imre Deininger
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1844 (1844-05-07)
en Esztergom
Morto 31-an de decembro 1918 (1918-12-31) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo agronomo • terkultivistoQ1008663
vdr

Imre Deininger [1] naskiĝis la 7-an de majo 1844 en Esztergom. Li mortis la 31-an de decembro 1918 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Deininger frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li laboris en la sama urbo en la ĉefepiskopa bieno. Li plulernis en agrikultura altlernejo en Magyaróvár. En 1868 li ricevis altan postenon en la ĵus fondita agrikultura altlernejo en Debrecen, samloke li profesoriĝis en 1871, samtempe li gvidis la botanikan ĝardenon. En 1872 li studvojaĝis al Germanio. Post 2 jaroj li revenis instrui al Magyaróvár, al la ĵus kreita akademio el altlernejo. En 1878 li establis eksperimentan agronomian instituton, kiun li ankaŭ gvidis. En 1884 li estis nomumita direktoro de agrikultura altlernejo de Keszthely, poste en 1892 gvidanto de reĝa bieno en Gödöllő. Inter 1899-1914 li laboris en la agrikultura ministerio, poste li pensiuliĝis. Li ricevis la rangojn reĝa konsilisto en 1894, kortega konsilisto en 1906.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A Keszthelyi Gazdasági Tanintézet Évkönyve (1885) - kunlaboranto
  • Tanulmány a búza fölött (1890)
  • A magyar mezőgazdaság bajai és javaslatok ezeknek orvoslására (1911)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti