Imre Halasi [halaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halasi Imre estas hungara reĝisoro, teatrestro, aktoro, parlamentano.

Imre Halasi

Imre Halasi [1] naskiĝis la 24-an de junio 1951 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Halasi abiturientis en sia naskiĝurbo en 1969, poste 2 jaroj li lernis en studio de la Nacia Teatro (Budapeŝto). Li estis reĝisorasistanto inter 1970–1974 en Teatro Csokonai (Debrecen), poste en 1979 li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo. Li lernis precipe de András Békés kaj György Lengyel. Post siaj studoj li havis reĝisorajn taskojn en malgranda teatro en Budapeŝto, post 3 jaroj en Nacia Teatro (Szeged). Inter 1980–1989 li estis membro de Hungara Socialista Laborista Partio. En 1982 li partoprenis en fondo de Teatro Hevesi Sándor, kie ekde 1997 li estis ĉefreĝisoro kaj teatrestro. Inter 1994 kaj 1998 li estis ankaŭ parlamenta deputito. Li estis teatrestro de Operetoteatro (Budapeŝto) inter 1997–2000, de Nacia Teatro (Miskolc) inter 2003–2012. Li ricevis premiojn en 1995 kaj 2010.

Li edziĝis en 1983, eksedziĝis en 1993, denove edziĝis en 2006. Lia filo naskiĝis en 1985.

Elektitaj reĝisoraĵoj redakti

Elektitaj aktoraj roloj redakti

Fontoj redakti