Imre Sárándi [ŝArandi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárándi Imre estis hungara juristo, altlerneja instruisto.

Imre Sárándi
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1930 (1930-11-12)
en Kapuvár
Morto 9-an de novembro 1986 (1986-11-09) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Q1301881Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo advokato • jurosciencisto • universitata instruisto
vdr

Imre Sárándi[1] naskiĝis la 12-an de novembro 1930 en Kapuvár, li mortis la 9-an de novembro 1986 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Sárándi maturiĝis en gimnazio de Sopron en 1950, poste li akiris juran bakalaŭron en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1954, post 3 jaroj li doktoriĝis. Inter 1954–1959 li estis asistanto, lektoro (1959–1963), docento (1963–1967), profesoro (1967-1986). En tiu longa instrua periodo li estis vicdekano (1963–1967), dekano (1967-1973), institutestro (1973-1986). Intertempe li kandidatiĝis ĉe Hungara Scienca Akademio en 1963, doktoriĝis en 1984. Li ricevis premion en 1978. Lia edzino naskis du filinojn en 1960 kaj 1964.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A tudományos munka módszereiről (1955)
  • Jogi ismeretek. I–II. (studenta lernolibro, 1958)
  • Die Verträge über Produktion und Verwertung landwirtschaftlicher Erzeugnisse der Produktionsgenossenschaften (1963)
  • Visszaélés a joggal (monografio kaj disertaĵo, 1965)
  • Der Neue Wirtschaftsmechanismus und einige Institutionen des Zivilrechts (1969)
  • Les formes juridiques du trafic de produits entre les organisations socialistes (1969)
  • The Changes in Social Ownership (1970)
  • A korszerű jogászképzésért (studoj, 1974)
  • Polgári jogi ismeretek (studenta lernolibro, 1976)
  • A mezőgazdasági termékértékesítési szerződés (monografio kaj disertaĵo, 1982)
  • Polgári jog. 3. Tulajdonjog. (studenta lernolibro, 1982; 1985; 1986; 1987; 1988)
  • A mezőgazdasági termékforgalom joga (monografio, 1986)

Fontoj redakti

Referencoj redakti