Imre Zárday

hungara kuracisto, kardiologo, internisto kaj profesoro

Imre Zárday [zArdai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zárday Imre (naskiĝis la 9-an de junio 1902 en Budapeŝto, mortis la 14-an de oktobro 1968 samloke), estis hungara kuracisto, kardiologo, internisto kaj profesoro.[1]

Imre Zárday
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1902 (1902-06-09)
en Budapeŝto
Morto 14-an de oktobro 1968 (1968-10-14) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 15-1-75/76 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
kardiologo
internisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

redakti

Imre Zárday frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1926. Post siaj studoj li laboris en la universitata kliniko sub gvidado de Sándor Korányi. Li studvojaĝis al Germanio kaj Francio (1931, 1933). En 1934 li gvidis laboratorion kaj kuracejon pri kardiologio. En 1943 li estis nomumita privata profesoro, en 1948 titulara eksterordinara profesoro en la menciita universitato. Inter 1945 kaj 1968 li gvidis (kiel ĉefkuracisto) kardiologian sekcion en hospitalo en Kőbánya. Li kandidatiĝis en 1952 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li pensiuliĝis en 1968, en la sama jaro li mortis.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Spezielle Therapie der Herz- und Gefässkrankheiten (1942)
  • Az elektrokardiogramm (elemzése és értelmezése) orvostanhallgatók és orvosok részére (1944) - kun antaŭparolo de Imre Haynal
  • Praktische Kardiologie. Eine Synthese der kardiologischen Einzelbefunde (1961)

Memorigiloj

redakti

Fontoj

redakti