Inocento ĴUKOV (ruse Иннокентий Николаевич Жуков, Inokenti Nikolajeviĉ Ĵukow; naskita la 5-anjul./17-angreg. de oktobro 1875 en Gornij Zerentuj (Горный Зерентуй), Transbajkalo, Rusio; mortinta la 5-an de novembro 1948 en Moskvo, Rusio) estas fama skulptisto meminstruita, pedagogo-novemulo, literaturisto, signifoplena aganto de skolta movado en Rusio kaj unu el fondintoj de junpionira movado en Sovetunio.

Inocento Ĵukov
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1875 (1875-10-17)
en Gorny Zerenty
Morto 5-an de novembro 1948 (1948-11-05) (73-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Vvedenskoje-tombejo
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Biografio redakti

Inocento Ĵukov estis la kvina el ok filoj de Nikolao Mihajloviĉ Ĵukov (titulita konsilisto, intendanto de la mino de Gornij Zerentuj) kaj Agripina (Agrofena) Afanasjevna Savinskaja. En aĝo de 12 jaroj lin oni sendis al Ĉita, kie li loĝis kaj studis en gimnazio kaj ricevis kromnomon Keŝa. Dum lerna periodo li ŝatokupiĝis pri literaturo, kompiladis versaĵojn, kio determinis finfine elekton de supera lernejo. Samloke li serioze entuziasmis pri pentrarto, skulptarto el argilo kaj eltranĉaĵoj el ligno por fari figuretojn de birdoj, bestoj kaj homoj.

En 1895 li ekstudis en histori-filologia fakultato de la Peterburga Universitato. Dum studjaroj li geedziĝis kun sia samteranino Aleksandra Ivanovna Rindina, kun kiu en la 1900-aj jaroj akiris kvar infanojn. Pro persekutoj laû politikaj motivoj diplomon pri finlernado en la universitato I.N. ricevis kun prokrasto, en 1902. Tuj post ricevado de la diplomo li instruis geografion en komerca lernejo-gimnazio de Stolbov. De tiu tempo instruado de geografio fariĝis lia ĉefa profesio dum tuta vivo ĝis emeritiĝo ĉe persona pensio en fino de 1931. En la jaroj 1917-1921 I.N. instruis en gimnazio de Ĉita kaj servis kiel instruktoro de la Fako de unuiĝita lernejo en la Minedukado de Malproksim-Orienta Respubliko. La lasta loko de agado de I.N. estis la lernejo nº 41 de la baumana RONO en Moskvo, kie li ekde 1925 instruis geografion en superaj grupoj.

Kiel pedagogo kaj favorato de studanta junularo I.N. gloriĝis per siaj multnombraj renovigaĵoj kaj aktiva partopreno en infana movado – komence por skoltoj, kaj poste por pioniroj. La vorto “pioner” por partoprenantoj de infana movado en la sovetia periodo estis proponita nome de I.N. Sur tiu tereno I.N. estis konata kiel la plej Supera amiko de pioniroj en Rusio, sekretario de la socio “Rusia skolto” kaj kiel posedanto de sola en sia grado honora titolo de la plej Supera pioniro en RSFSR. En strebo de edukado ĉe siaj amikoj de sento de internaciismo I.N. ellernis mem kaj propagandis inter lernantoj interhelpan lingvon de komunikado Esperanto. Ĉi-tiun lingvon li memorigis en la libroj por infanoj. Iuj liaj laboroj estis eldonataj en traduko en Esperanton, iam – kun paralela teksto en rusa lingvo (vd. Notoj sube).

Tamen I.N. neniam rezignis pri sia amatora okupo en skulptado. Kvankam ricevi plenan edukadon en tiu branĉo li ne havis eblecon, tamen li prenis lecionojn pri skulptarto kaj pentrarto tempe al tempo en la Akademio de belarto en Sankt-Peterburgo kaj poste en Parizo (en la Akademio de Emil Antuan Burdel), kien li forveturis en la 1912 laû stipendio, kion li ricevis dank’ al amikoj kaj honorantoj de lia talento. La Unua Mondmilito detruis ĉi-lecionojn, sed I.N. daûre memperfektiĝis dum libero de pedagogia tempo kaj akiris signifajn sukcesojn kaj konatecon en nia lando kaj Eŭropo. Precipe al tiu akcelis lia partopreno en t.n. la Aûtunaj ekspozicioj en Sankt-Peterburgo (en la galerio de P. Auer) kaj amasa eldonado de art-bildkartoj kun bildado de liaj skulptaj laboroj.

Vasta konateco de I.N. trovis respegulon kaj en artikoloj pri li en vico de enciklopediaj eldonaĵoj. Al esploroj de lia heredaĵo estas dediĉita granda artikolo de konata esperantisto H.V. Nekrasov. Ekzistas partoj pri I.N. en vico de bakalaŭraj laboroj pri pedagogio, sed profunda profesia esplorado de skulptaj laboroj de I.N. dume ne estas farita. Ankaŭ mankas sciencaj esploroj pri riĉaj arta kaj pedagogia heredaĵoj de Ĵukov.

Ĵukov estis akceptita en la anojn de MOSSĤ, kaj en la 1945 estis gratifikita per la medalo “Pro kuraĝa laboro dum la Grandpatruja Milito”. Li estis entombigita en tereno 23 de la Vvedenska tombejaro en Moskvo.

Verkoj de Ĵukov redakti

И.Н. Жуков. Замок души моей. - Изд. В.Л. Древс, Москва, 1913. (La kastelo de animo mia)

Инн. Жуков. Моё творчество. - "Журнал журналов", № 2, 1915. (Mia kreado)

И.Н. Жуков. Русский скаутизм. - Изд-во В.А. Березовского, Петроград, 1916. (La rusa skoltismo)

И.Н. Жуков. Игра в труд в педагогике (на правах дискуссии). - Чита, 1921. (Laborludo en pedagogio)

И.Н. Жуков. Путешествие звена "Красной Звезды" в страну чудес. Повесть. - Изд-во Всеукраинского общ-ва содействия Юному Ленинцу, Харьков, 1924. (Vojaĝo de la junpionira taĉmento "Ruĝa stelo" en la landon de mirakloj)

И.Н. Жуков. Приключение пионеров в Египте. - Изд-во "Юный Ленинец", Харьков, 1926. (La aventuro de junpioniroj en Egiptio)

Инн. Жуков. Как я лепил "Октябрёнка". - "Пионер", № 21, 1928. (Kiel mi skulptis la "Oktjabrjonok")

И.Н.Жуков. Начинающий скульптор. - Молодая гвардия, 1931. (La komencanta skulptisto)

Verkoj pri Ĵukov redakti

К. Дубровский. Рождённые в стране изгнания. - Петроград, 1916. (K. Dubrovskij. Naskitaj en la lando de ekzilo.)

А.В. Луначарский. Иннокентий Жуков. - "Красная нива", № 19, 1926. (A.V. Lunaĉarskij. Inocento Ĵukov.)

Тов. Кук возвращается в Англию. - "Комсомольская правда", 30 дек. 1926. (Kamarado Kuk revenas Anglio-n.)

Л. Кассиль. Радио в скульптуре. - "Радиослушатель", № 4, 1927. (L. Kassil. Radio en skulptarto.)

Песни гнева, любви и победы. - "Рабочая Москва", 30 ноя. 1927. (Kantoj de kolero, amo kaj venko.)

N.V. Nekrasov. Skulptisto-fantaziulo Inocento Ĵukov. - "Sennacieca Revuo", № 9 (45), januaro 1927, pp.139-143.

Mark Starr. The sculptor of the revolution. - "The new leader", 4 nov., 1927.

Г. Карин. Скульптор-сибиряк Иннокентий Жуков. - Альманах "Забайкалье", № 3, 1949. (G. Karin. Skulptisto-sibiriano Inocento Ĵukov.)

Вл. Дмитревский. Бей, барабан! Повесть. - Госдетиздат Минпросвета РСФСР, Ленинград, 1961. (V. Dmitrievskij. Batu, tamburo! Novelo.)

В. Яковлев. Скульптор и педагог. - "Народное образование", № 7, 1966. (V. Jakovlev. Skulptisto kaj pedagogo.)

Л.В. Горбунова. Скульптор Иннокентий Жуков. — Восточно-Сибирское книжное изд-во, Иркутск, 1977. (L.V. Gorbunova. Skulptisto Inocento Ĵukov.)

Н.А. Луначарская-Розенель. Память сердца. Воспоминания. - Искусство, Москва, 1975. (N.A. Lunaĉarskaja-Rozenel. Memoro de la koro. Rememoroj.)

Владимир Чивилихин. Дорога. Из архива писателя. - Современник, Москва, 1989. (Vladimir Ĉiviliĥin. La vojo. El arkivo de verkisto.)

И. Петухова. Воспитание патриотизма в скаутских организациях России начала XX века. - "Инженер", № 4, 2006. (I. Petuĥova. Edukado de patriotismo en skoltaj organizaĵoj.)

Педагогические парадоксы Иннокентия Жукова. (Составитель и редактор И.В. Руденко.) - Тольятти, ТГУ, 2010. (Pedagogiaj paradoksoj de Inocento Ĵukov.)

Pri Ĵukov en enciklopediaj eldonaĵoj redakti

Сибирская советская энциклопедия, том 1, колонки 967-968. - Москва, 1929. (La siberia enciklopedio, v. 1, kolonoj 967-968. - Moskvo, 1929.)

БСЭ, 1-е изд., том 25, колонка 600. - Москва, 1932. (La granda soveta enciklopedio.)

Enciklopedio de Esperanto, 1-a eldono, vol. 2, p.592. - Budapeŝt, 1933-34.

Художники народов СССР. Библиографический словарь, том 4, книга 1-я, стр. 141. - Искусство, Москва, 1983. (Artistoj de popoloj de USSR. Bibliografia vortaro, v. 4, libro 1, p. 141.)

Российская педагогическая энциклопедия в 2-х томах, том 1, стр. 310. - БРЭ, Москва, 1993. (Rusia pedagogia enciklopedio.)

Детское движение. Словарь-справочник, стр. 390-396. - Москва, 2005. (Infana movado. Vortaro-informilo.)

Notoj redakti

1). Inocento Ĵukov. Kastelo de mia animo. Poemo. Trad. M. Fjodorov. – Eld. «Театр и искусство в Чите». (1921). Kun paralela rusa teksto. 12 lignogravuraĵoj. Pĝ. 16.

2). I.N. Ĵukov. La skoltismo malĝustigita kaj ĝusta. Esp-igis J. Usolcev. – Ĉito, 21-4-1921. Pĝ. 2.

Eksteraj ligiloj redakti