Internacia Meteologia Organizaĵo

eksa internacia organizaĵo pri meteologio

 


Internacia Meteologia Organizaĵo
internacia organizaĵo
erudicia societo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 11-a de septembro 1873 vd
Fino 1951 vd
Poste Monda Organizaĵo pri Meteologio vd
Agareo

meteologio

vdr

La Internacia Meteologia Organizaĵo (1873-1951), ankaŭ konata mallongigite kiel IMO, estis la unua tutmonda unuo formita por la celo de interŝanĝado de veterinformoj inter diversaj landoj en la mondo. Ĝi naskiĝis el la ekkompreno, ke vetersistemoj moviĝas trans landlimojn kaj scio pri premo, temperaturo, precipitaĵo kaj aliaj vetervariabloj tra la Tero estas necesa por veterprognozo. En 1951 ĝi estis anstataŭigita per la Monda Organizaĵo pri Meteologia.

Historio

redakti

Sekve de progresoj en la kampo de meteologio dum la unua duono de la 19-a jarcento, Matthew Fontaine Maury de la Usona Mararmeo laboris por konvinki la diversajn ekzistantajn meteologiajn servojn pri la emerĝanta bezono de internacia kunlaboro inter ili. Fine, la 23-an de aŭgusto 1853, unua renkontiĝo inter malsamaj meteologiaj servoj de la mondo okazis en Bruselo. Reprezentantoj de dek landoj partoprenis en ĉi tiu renkontiĝo: Belgio, Danio, Usono, Francio, Britio, Norvegio, Nederlando, Portugalio, Rusio kaj Svedio. La ĉefa celo de ĉi tiu renkontiĝo estis plibonigi kaj normigi la kolekton de meteologiaj kaj oceanaj datumoj.

La Brusela renkontiĝo de 1853 estis la embrio de la estonta IMO kiu estis oficiale establita ĉe la konferenco en Vieno en septembro 1873. La membroj de la IMO estis la direktoroj de la naciaj meteologiaj servoj. Konstanta Meteologia Komitato ankaŭ estis establita, kondukita fare de Buys Ballot, direktoro de la Nederlanda Meteologia Servo.

En 1951, la Monda Meteologia Organizaĵo, kies membroj estas landoj kaj ne meteologiaj servoj, sukcedis la IMO.

Eksteraj ligiloj

redakti