Iquitos
Iquitos [iKitos] estas urbego kaj universitata urbo en norda Peruo, en Departemento de Loreto. Ĝi estas departementa kaj provinca ĉefurbo kaj ĝi apartenas al urbaro.
Iquitos | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 65 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 377 609 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 806 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 3° 44′ S, 73° 15′ U (mapo)-3.7333333333333-73.25Koordinatoj: 3° 44′ S, 73° 15′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 106 m [+] | ||
Areo | 468,5 km² (46 850 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Loĝantaro: 422 055 (en 2012)
- Supermara alteco: 104 m
- Areo: 1 213 km²
- Telefonkodo: 75
- Poŝtkodo:
- Horzono: UTC - 5
- 03° 44′ 00″ S 73° 15′ 00″ U / 3.73333 °S, 73.25000 °U (mapo)
GeografioRedakti
Iquitos situas laŭ branĉaro de Amazono. Trujillo (Peruo) kaj Chiclayo troviĝas po 804, Chimbote 838, Limo 1014, Callao 1020, Cusco 1096, Arequipa 1419, Tacna 1619. Atlantika Oceano [3.700 km.
HistorioRedakti
Iquitos estis origine tendaro de indianoj. En 1757 jezuitaj misiistoj alvenis. La vera Iquitos estis fondita en 1864 kaj ĝi fariĝis signifa merkata loko, samtempe haveno por kolektantoj de kaŭĉuko. La vilaĝo tuj altiris multajn eŭropajn enmigrintojn. Post 1912, kiam la kaŭĉuko-produktado falis draste, la loĝantaro malpliiĝis. Iquitos vekiĝis en la 1950-aj jaroj, interesoj aperis en la ekonomia disvolviĝo. La universitato estis fondita en 1961. Nun la urbego estas la kultura, religia kaj turisma centro de orienta Peruo, krome oni serĉas nafton en la ĉirkaŭaĵo.
TrafikoRedakti
Iquitos estas atingita nur per aviadilo (internacia flughaveno funkcias) aŭ ŝipo, kun la escepto de vojo al urbeto Nauta, ĉirkaŭ 100 km sude. Ĝi estas la plej granda urbo en la mondo, kiu estas nealirebla laŭ vojo.
KlimatoRedakti
Iquitos havas tropikan aŭ ekvatoran klimaton. La pluvo tre ofte pluvas, seka sezono mankas. La temperaturo varias inter 21-33 °C. La ĉiujara averaĝtemperaturo estas 26.7 °C. La meza plenjara pluvokvanto en Iquitos estas 2,616 milimetroj.
VidindaĵojRedakti
- kirkoj
- vizito al la praarbaro
KulturoRedakti
En tiu urbo okazas plej parto de la agado de la fama romano Pantaleón y las visitadoras de la Nobel-premiito Mario Vargas Llosa.
ĜemelurbojRedakti
FontojRedakti
- Angla Vikipedio helpe de WikiTrans
- [1] angle
- mapo, distancoj