Irena Jun (naskiĝis la 17-an de oktobro 1935 en Hrubieszów) estas pola filma kaj teatra aktorino kaj reĝisorino.

Irena Jun
Persona informo
Naskiĝo 1935
en Hrubieszów
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Stanisław Wyspiański Academy for the Dramatic Arts vd
Profesio
Okupo aktoroteatra reĝisoro vd
Aktorado
Pluaj premioj Merita Kruco
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Irena Jun en 1958 finis en Krakovo Altlernejon por aktoroj kaj reĝisoroj kaj samjare debutis en teatro. Aktorino de Teatro Studio je la nomo al Stanisław Ignacy Witkiewicz en Varsovio. Ŝi ankaŭ gvidas Unupersonan Poezi-Teatron de Irena Jun en Varsovio.

Ŝi prezentiĝis en Televida Teatro, interalie en la spektakloj: Edzo kaj edzino de Aleksander Fredro (1969), Bluaj urboj de Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj (1969), Someruloj de Maksim Gorkij (1979), La kampeto de Sinjoro Dio de Erskine Caldwell (1971) kaj en La nupto de Stanisław Wyspiański (1972), Balo ĉe Salomono de Konstanty Ildefons Gałczyński (1980), Elektro de Eŭripido (1995) kaj en teatraĵo Agnes de Catherine Anne (2001).

Ŝi ankaŭ ludis en Teatro de Pola Radio kiel ekz. en radiodramoj La patro de Bruno Schulz (1980) kaj La patrino forpasas de Tadeusz Różewicz (2000). La 24-an de decembro 2008 rolis en la disaŭdigaĵo Pastoralo migranta laŭ sia scenaro, kiun ĝi ankaŭ reĝisoris.

Eksteraj ligiloj redakti