Irma Patkós
Irma PATKÓS [patkOŝ], hungare Patkós Irma estis hungara aktorino kaj primadono. Ŝia edzo estis Jenő Sziklai.
Irma Patkós | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1900 en Cegléd |
Morto | 24-an de oktobro 1996 (96-jaraĝa) en Cegléd |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Jenő Sziklai |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Irma Patkós naskiĝis la 8-an de marto 1900 en Cegléd - mortis la 24-an de oktobro 1996 en Cegléd.
Biografio
redaktiIrma Patkós finis aktoran lernejon en 1920 en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro de Nyíregyháza, poste ankaŭ en aliaj provincaj urboj. Inter 1931–1941 ŝi aliĝis al Operetoteatro (Budapeŝto), inter 1954-1960 al Teatro Madách. Ŝi ricevis festivalan premion en Sofio en 1974, poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
redakti- 30 kinejaj filmoj inter 1948-1992, ekzemple Mágnás Miska (debuto en filmo)
- 17 televidaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1972-1994, ekzemple A Primadonna (La primadono), 1972
- diversaj teatraj (precipe kantaj) roloj, ekzemple Henrik Ibsen: Peer Gynt - Solvejg; Pongrác Kacsóh: János vitéz (Johano la Brava) - franca reĝidino; Imre Kálmán: Csárdáskirálynő (Reĝino de ĉardaŝo)