Yamamoto Isoroku

Japana marŝalo admiralo
(Alidirektita el Isoroku Jamamoto)

Ĉefadmiralo YAMAMOTO Isoroku [jamamoto] (japane 山本五十六; n. 4-an de aprilo 1884 en Nagaoka, Prefekturo Niigata, Japanio; m. 18-an de aprilo 1943 Bougainville, Salomon-insuloj) estis unu el la plej konataj japanaj armeaj gvidantoj en la Pacifika milito, dum la Dua Mondmilito.

Yamamoto Isoroku
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1884 (1884-04-04)
en Nagaoka
Morto 18-an de aprilo 1943 (1943-04-18) (59-jaraĝa)
en Bougainville
Mortokialo mortis en batalo
Tombo Tama Cemetery
Lingvoj japanaangla
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato Harvard • Mararmea Altlernejo de la Japana Imperio • Mararmea Akademio de Japana Imperio
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Vivo redakti

 
ĉefadmiralo Yamamoto Isoroku, 1943
Portreto de Shugaku Homma

Yamamoto estis adoptita junaĝe. Lia vera familia nomo estis Takano (高野).

Li finstudis en la japana Flota akademio en 1904 kaj vundiĝis en la marbatalo ĉe Ĉuŝima dum la rusa-japana milito, en 1905. Li perdis du fingrojn el la maldekstra mano.

Li studis de 1919 ĝis 1921 en la Harvarda Universitato, poste komenciĝis lia rapida kariero. Li estis de 1925 ĝis 1928 marataŝeo en Usono, en 1930 vicadmiralo, en 1936 vicministro pri mararmeo, en 1939 ĉefa komandanto de la 1-a floto kaj en 1940 tiu de la unuigita floto.

Admiralo Yamamoto iĝis komandanto de la tuta japana floto jam antaŭ la komenciĝo de la milito kontraŭ Usono, li komandis la floton dum 16 monatojn en la pacifika milito. Li estis respondeca pri planado de atako kontraŭ Pearl Harbor kaj aliaj postaj operacioj. Li volis elimini unuafoje la usonan transportan floton, sed tio kondukis al batalo de Midway en junio de 1942. Tie perdis la japanoj kvar aviadilportajn ŝipojn kaj ilian superecon pri Pacifiko.

Spite al la malvenko, Yamamoto gvidis la japanan floton ĉe batalo de Guadalcanal en la Salomonoj. Ankaŭ tio estis malvenko por la japanoj.

Morto redakti

Kiam admiralo Yamamoto volis viziti la 18-an de aprilo 1943 nordajn Salamonojn, subpafis lian aviadilon usonaj dist-flugaj aviadiloj Lockheed P-38, kvankam lian aviadilon defendis ses Zero-ĉasaviadiloj. Kun li mortis du vicadmiraloj, lia sekretario kaj la piloto.

La usona armeo kaŝaŭskultis la konvenan radioparolon de la japanoj, tiel ili precize konis la alvenan tempon de la admiralo. Li alvenis precize, ne malfruis...

La japanoj cindrigis lian kadavron post du tagoj kaj ne informis pri la vera kaŭzo de la morto. Yamamoto estis nomumita ĉefadmiralo postmorte.