István Bárány [iŝtvAn bArAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Bárány István Géza Gyula estis hungara naĝisto, akvopilkisto, olimpiano, trejnisto, ĵurnalisto, oficisto. Lia patro estis Géza Bárány.

István Bárány
István Bárány
István Bárány
Persona informo
Naskonomo Bárány István Géza Gyula
Naskiĝo 20-an de decembro 1907 (1907-12-20)
en Eger
Morto 21-an de februaro 1995 (1995-02-21) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ĉefepiskopa Jura AkademioUniversitato de Pécs • Alliance française Paris Île-de-France • Gimnastika Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro Géza Bárány
Edz(in)o Magda von Bárány-Oberschall
Okupo
Okupo ĵurnalisto • naĝisto
vdr
Naĝejo pri István Bárány

István Bárány[1] naskiĝis la 20-an de decembro 1907 en Eger, li mortis la 21-an de februaro 1995 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Bárány maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1925. Li akiris komercan diplometon en akademio en Vieno en la sekva jaro, juran diplomon en Scienca Universitato Erzsébet en 1930, trejnistan licencon en 1956, trejnistan diplomon en 1961 en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Ekde 1930 ĝis sia morto li estis ĵurnalisto aŭ redaktoro. Li estis municipa oficisto inter 1931-1945, poste li havis postenon en ŝtata entrepreno pri sportaj konstruaĵoj ĝis 1952. Li edziĝis trifoje (1931, 1944, 1967), la unua kaj la lasta naskis po unu filinojn (1934, 1968). Li ricevis sportmedalon en 1956.

Sporta kariero redakti

István Bárány inter 1920-1934 estis naĝisto kaj akvopilkisto en la loka sportklubo en sia naskuĝurbo. Li estis hungara ĉampiono 27-foje inter 1924-1932, angla ĉampiono en 1925. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1928 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1932 kun arĝenta kaj bronza medaloj (1928), krome en eŭropaj ĉampionumoj li estis la unua kvarfoje en 1926 kaj 1931. Inter 1933-1939 li estis ĉeftrejnisto de la nacia naĝa teamo. Dum la socialismo li estis naĝinstruisto aŭ li havis altan postenon en la hungara akvasporta vivo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A sportszerű úszás (1929)
  • Az úszásoktatás elmélete (1934)
  • A tömeges úszásoktatás (1954)
  • Az úszás, műugrás, vízilabdázás kézikönyve (kunaŭtoro, 1960)
  • Úszás, műugrás: 1977–1980 (1978)
  • Szerelmes bajnokok (1986)

Memorigiloj redakti

  • sportnaĝejo de Eger prenis la nomon "Bárány István" en 1995

Fontoj redakti

Referencoj redakti