István Boldizsár

István Boldizsár [iŝtvAn boldiĵAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boldizsár István estis hungara pentristo, altlerneja instruisto, membro de Societo Szinyei Merse Pál (1938).

István Boldizsár
Persona informo
Naskonomo Boldizsár István
Naskiĝo 29-an de julio 1897 (1897-07-29)
en Orosháza
Morto 20-an de novembro 1984 (1984-11-20) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo István Boldizsár
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto
vdr
Memortabulo pri István Boldizsár

István Boldizsár [1] naskiĝis la 29-an de julio 1897 en Orosháza, li mortis la 20-an de novembro 1984 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Boldizsár frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li batalis en la 1-a mondmilito. En la jaroj 1917 kaj 1918 li studis en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto. Lia ĉefinstruisto estis István Réti. En somero de 1918 li plulernis en Artistkolonio (Nagybánya) de János Thorma, poste en Artistkolonio (Kecskemét) de Béla Iványi-Grünwald. Inter 1920 kaj 1923 li studis la teknikon pri akvafortoj en Munkeno helpe de stipendio. Ekde 1924 li vivis en Budapeŝto, sed li estis ankaŭ en Parizo kaj Romo (1924). Ĉiusomere li pentradis en Artistkolonio de Baia Mare ĝis 1937. Inter 1941 kaj 1949 li instruis en la Belarta Altlernejo, sed en la lernojaro 1932 li estis tie asistanto. Li ricevis premiojn en 1929, 1930 kaj 1931.

El solaj ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto, 1926, 1960
  • Orosháza, 1974, 1979, 1996
  • Pápa, 1984

El grupaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Felsőbányai este (1928)
  • Zúzómalom Nagybányán (1931)
  • Szamos parti táj tavasszal (1934)
  • István Szőnyi (1951)
  • István Csók (1952)
  • A lila ruhás nő 100 éves (1954)
  • Alföldi híd (akvaforto)
  • Alföldi táj
  • Tavaszi csokor szarkalábakkal (1951)

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (1997)
  • konstanta ekspozicio en Orosháza ekde 1979

Fontoj redakti