István Kákonyi
István Kákonyi [iŝtvAn kAkonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kákonyi István estis hungara skulptisto, medalisto, altlerneja instruisto.
István Kákonyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1917 en Kalocsa |
Morto | 6-an de decembro 1993 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo • skulptisto • poŝtmarkdesegnisto • heraldist |
István Kákonyi [1] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1917 en Kalocsa, li mortis la 6-an de decembro 1993 en Budapeŝto.
Biografio redakti
István Kákonyi studis en Hungara Belarta Altlernejo inter 1936–1944. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ágost Benkhard kaj István Boldizsár. Li debutis en ekspozicio jam dum la studentaj jaroj en 1940. Li estis bibliotekisto en la altlernejo inter 1946–1949, poste li instruis 2 lernojarojn en gimnazio. Inter 1951 kaj 1982 li instruis en Teknikuniversitato de Budapeŝto, sed li ankaŭ kreis skulptaĵojn en Artistkolonio (Budapeŝto). Li akiris la instruan rangon docento en 1973. Li verkis ankaŭ studentajn lernolibrojn. Li ricevis honormedalon en 1942.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1966)
- Kalocsa (1982)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1946, 1952, 1957, 1965, 1978)
- Sopron (1977-1989)
Elektitaj skulptaĵoj redakti
- Mackó (Hódmezővásárhely, 1958)
- Loránd Eötvös (memortabulo, Budapeŝto, 1959)
- Ĉevalidoj (Budapeŝto, 1962)
- propra tombomonumento (Budapeŝto, 1998)
Elektitaj medaloj redakti
- Vásárhelyi Pál - Építészmérnöki Kar
- Kandó Kálmán - Közlekedésmérnöki Kar
- Zipernowsky Károly - Villamosmérnöki Kar
- Budapesti Műszaki Egyetem 1782-1975