István Ecsedi

hungara muzeestro

István Ecsedi [iŝtvAn eĉedi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ecsedi István estis hungara etnografo, muzeologo, folkloristo, muzeestro, altlerneja instruisto.

István Ecsedi
István Ecsedi
István Ecsedi
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1885 (1885-09-29)
en Debrecen
Morto 19-an de majo 1936 (1936-05-19) (50-jaraĝa)
en Debrecen
Tombo Debreceni köztemető
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzeologo • folkloristo • universitata instruisto
vdr

István Ecsedi[1][2] naskiĝis la  20-an de septembro 1885(nun 1885-09-20) (laŭ wikidata la 29-a) en Debrecen, li mortis la 19-an de majo 1936 en Debrecen.

Biografio redakti

István Ecsedi maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1904, poste li akiris filozofian (1908) kaj pedagogian (1909) diplomojn en Scienca Universitato de Budapeŝto. Post la unua diplomo li instruis jaron en gimnazio en Szeged, poste li estis memvola soldato same jaron, inter 1909-1912 li instruis en pedagogia lernejo en Debrecen, inter 1912-1929 li estis muzeologo en la loka muzeo, sed dum la 1-a mondmilito li batalis. Intertempe li studis juron en Scienca Universitato István Tisza (1917–1919), lia habilitiĝo okazis samloke en 1925, pli poste li ankaŭ instruis ĝis sia morto. Ekde 1929 li estis ankaŭ muzeestro, lia ĉeftemo estis Nacia Parko Hortobágy.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Hortobágy-puszta természeti viszonyai, tekintettel a mezőgazdaságra. (ankaŭ disertaĵo, 1908)
  • Karacs Ferenc térképmetsző élete és munkái. 1770–1838. (monografio, 1912)
  • A Hortobágy puszta és élete. (monografio, 1914, denove: 2011)
  • Poros országutakon. Útirajzok. (1925)
  • A szülőföld ismertetése. Debrecen sz. kir. város leírása. (1926, tralaborita: 1934)
  • Népies vadfogás és vadászat a debreceni határban és a Tiszántúlon. (1933)
  • Hortobágyon kivirult az ibolya. A pusztai ember élete nótákban. (1942)
  • A Bodrogköz rejtelmei. (1986)

Memorigiloj redakti

  • memortabuloj en Debrecen, Hortobágy kaj Ŝumen

Fontoj redakti

Referencoj redakti