István Fenyő (kritikisto)

István Fenyő [iŝtvAn fenjO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fenyő István estas hungara literaturhistoriisto, kritikisto, profesoro, instruisto, redaktoro.

István Fenyő
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1929 (1929-07-28)
en Budapeŝto
Morto 25-an de februaro 2017 (2017-02-25) (87-jaraĝa)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater ELTE Faculty of Humanities
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • artokritikisto • universitata instruisto
vdr

István Fenyő [1] naskiĝis la 28-an de julio 1929 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Fenyő lernis en Scienca Universitato Eötvös Loránd inter 1948 kaj 1953. Li instruis en mezlernejo inter 1952 kaj 1957, poste li estis redaktoro en eldonejo ĝis 1965. En la sekvaj jaroj li redaktis ĵurnalon, poste li longe laboris en instituto. Inter 1984-1990 li estis ankaŭ katedrestro en Scienca Universitato Kossuth Lajos. En 1990 li estis nomumita titulara profesoro en Universitato de Budapeŝto, poste li instruis ĝis 1996 en Scienca Universitato Janus Pannonius.

En 1952 li edziĝis, baldaŭ li havis filinon. En 1960 li kandidatiĝis, en 1976 li doktoriĝis. Li ricevis premiojn en 1962, 1970, 1985.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Az Aurora. Egy irodalmi zsebkönyv életrajza (1955) - studo
  • Reformkori irodalmunk az egykorú orosz sajtó tükrében (1959) - studo
  • A magyar irodalom története III. (Historio de la hungara literaturo), (1965) - kunaŭtoro
  • Nemzet, nép – irodalom (Nacio, popolo - literaturo), (1973) - studo
  • Haza s emberiség. A magyar irodalom 1815–1830 (1983) - studo
  • A centralisták. Egy liberális csoport a reformkori Magyarországon (1997)
  • A centralisták az 1848-as forradalomban (2003)

Fontoj redakti