István Fenyő (matematikisto)

István Fenyő [iŝtvAn fenjO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fenyő István estis hungara matematikisto, profesoro, kemiisto.

István Fenyő
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1917 (1917-03-05)
en Budapeŝto,  Aŭstrio-Hungario
Morto 28-an de julio 1987 (1987-07-28) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Loĝloko Hungario
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Katolika Universitato Pázmány Péter
Okupo
Okupo matematikisto • kemiisto
vdr

István Fenyő [1] naskiĝis la 5-an de marto 1917 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de julio 1987 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Fenyő akiris diplomojn (matematikan en 1939, kemian en 1942) en Scienca Universitato Pázmány Péter. Inter 1942 kaj 1945 li laboris en diversaj uzinoj en sia naskiĝurbo, poste li instruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, krome li estis lernejestro. Li estis nomumita docento en 1949, en la sekva jaro privata profesoro. Li fondis novan katedron en 1951, kie li estis katedrestro inter 1960-1968. Li laboris ankaŭ en matematika esplora instituto inter 1952-1962. En 1968 li instruis en Germanio dum pluraj jaroj. En 1969 li doktoriĝis. Li okupiĝis pri aplika matematiko, analizo, algebro, geometrio kaj integralaj ekvacioj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Matematika és dialektikus materializmus (kun György Alexits, 1948)
  • Komplex változós függvénytan (1952)
  • Integrálegyenletek (1957)
  • Matematika villamosmérnököknek (1964-65)
  • Modern mathematical methods in technology (1969, 1975)
  • Theorie und Praxis des linearen Integralgleihungen (1983-84)

Fontoj redakti