Malfermi la ĉefan menuon

István Gáll [iŝtvAn], hungare Gáll István estis hungara verkisto.

István Gáll naskiĝis la 28-an de decembro 1931 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de oktobro 1982 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

István Gáll akiris abiturienton en 1949. Post 2 jaroj li soldatiĝis, kaj tiam li ricevis malsanon. Poste li eklaboris en revuo, dume li frekventis universitaton nur 3 jarojn en Budapeŝto. En 1958 li eklaboris en Hungara Radio. Inter 1963-1965 li vivis en Tatabánya helpe de verkista stipendio. Ekde 1971 li estis redaktoro en grava literatura revuo. Li ricevis premion Kossuth en 1978, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)Redakti

  • Patkánylyuk 1961
  • Csapda 1966
  • A napimádó 1970
  • A ménesgazda 1976
  • Vaskor 1980
  • Éjszakai csöngetés 1984

En Esperanto aperisRedakti

Obsedita de l' suno (A napimádó), traduko de Vilmos Benczik eldonita de Hungara Esperanto-Asocio en 1986.

FontojRedakti