István Hagelmayer

hungara ekonomikisto

István Hagelmayer [iŝtvAn hagelmajer], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hagelmayer István estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto. Liaj filinoj estis Katalin Hágai kaj Veronika Hágelmayer.

István Hagelmayer
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1933 (1933-11-07)
en Dorog
Morto 26-an de oktobro 1997 (1997-10-26) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Veronika HágelmayerKatalin Hágai
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

István Hagelmayer[1] naskiĝis la  7-an de novembro 1933(nun 1933-11-07) en Dorog, li mortis la 26-an de oktobro 1997 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Hagelmayer maturiĝis en gimnazio en Esztergom en 1952, poste li akiris ekonomian diplomon en Universitato Károly Marx en 1957. Post la diplomo li praktikadis jaron en la universitato, poste li estis asistanto (1958–1962), lektoro (1962–1968), docento (1968–1975), fine ĝismorte profesoro, dum ekde 1968 li estis ankaŭ katedrestro. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1959 kaj kandidatiĝis (CSc) en 1963 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis ankaŭ institutestro en 1975 kaj inter 1987–1989, krome depost fino de la socialismo li estris la Ŝtatan Revizian Oficejon (1989–1996). Li edziĝis en 1958, lia edzino naskis 2 filinojn. Li ricevis premiojn inter 1978-1995.

Kiel junulo, li estis ankaŭ futbalisto.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A forgalmi adó elmélete a kapitalizmusban. (disertaĵo, 1958)
  • Lehet-e arany a szocializmus pénze? (1962)
  • A pénz a szocializmusban (monografio kaj disertaĵo, 1964)
  • Az új gazdasági mechanizmus és a pénzelmélet (1968)
  • Pénzügyek elmélete (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1975)
  • A szocialista gazdaság pénzügyei (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1982, 1986)
  • Az Állami Számvevőszékről (1995)

Memorigiloj redakti

  • premio "Hagelmayer István" estis fondita en 2000

Fontoj redakti

Referencoj redakti