István Horthy [iŝtvAn horti], aŭ jam nuntempe Sharif Horthy, laŭ hungarlingve kutima nomordo Horthy István estas hungardevena fizikisto, arkitekto. Lia, jam neuzita nobela antaŭnomo estis nagybányai [nadjbAnjai], lia avo estis regento Miklós Horthy.

István Horthy
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1941 (1941-01-17) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de OksfordoImperia Kolegio Londona
Familio
Patro István Horthy
Patrino Ilona Edelsheim-Gyulai
Okupo
Okupo fizikistoarkitektoinĝeniero
vdr

István Horthy[1] naskiĝis la 17-an de januaro 1941 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Horthy jam post la naskiĝo iĝis figuro de la hungara historio. Li povus esti eĉ reĝo kaze de alia historio. Kiel infaneto, li estis trude forigita kun la familio el Hungarlando al nazia Germanio (Weilheim (Supra Bavario)) en 1944. La familio migris al pt:Estoril, kie ĉefe lia avo kaj patrino edukis lin (la patro mortis dum la 2-a mondmilito). István Horthy akiris diplomon pri fiziko en Universitato de Oksfordo en 1962, pri arkitekturo en Londono post 4 jaroj. En Oksfordo li aliĝis al Subud. Li edziĝis en 1960, lia edzino naskis 5 gefilojn inter 1961-1971. En 1965 li islamiĝis, samtempre prenis la propran nomon Sharif [ŝarif]. Li vivis 22 jarojn en Indonezio, kie li direktis konstruan kompanion. Libertempe li estis persona asistanto kaj interpretisto al Muhammad Subuh Sumohadiwidjojo (fondinto de Subud). Baldaŭ li translokiĝis al Usono, pli poste al Anglio, kie li vivas jam kun la indoneza dua edzino.

Fontoj redakti

Referencoj redakti