István MATUZ [iŝtvAn],laŭ hungarlingve kutima nomordo Matuz István estas hungara flutisto kaj profesoro. Lia muzikilo estas transversa fluto.

István Matuz naskiĝis la 21-an de januaro 1947 en Nagykőrös.

Biografio redakti

István Matuz frekventis muzikajn lernejojn en Nagykőrös kaj Szeged, poste Muzikartan Altlernejon inter 1966-1970. Poste li ekinstruis en Debrecen, li muzikadis en Liège, baldaŭe li plulernis en Parizo kaj li instruis ekzemple en Parizo, Bruselo, Liège, Gent, Amsterdamo, São Paulo, Madrido, Munkeno, Londono, Helsinko, lastfoje en Aveiro. Li atingis la unuajn lokojn en konkursoj de Bruselo kaj La Rochelle. Li partoprenis en koncertojn en tuta Eŭropo, en Usono kaj Japanio. Li komponis malgrandajn muzikaĵojn por transversa fluto sed ekzemple Miklós Kocsár kaj László Sáry komponis por li muzikaĵojn. Li ricevis premion Kossuth en 2010, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Fontoj redakti