István Sarlós
István Sarlós [iŝtvAn ŝarlOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sarlós István estis hungara politikisto, vicĉefministro, parlamentano, parlamentestro.
István Sarlós | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1921 en Budapeŝto | ||||
Morto | 19-an de junio 2006 (84-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1956) vd | ||||
Partio | Social Democratic Party (en) Hungara Socialista Laborista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ĵurnalisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
István Sarlós [1] Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 30-an de oktobro 1921 en Budapeŝto. Li mortis la 19-an de junio 2006 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIstván Sarlós abiturientis en 1939, poste li eklaboris en uzina administrado, krome li aliĝis al la socialdemokratoj. En 1942 li soldatiĝis, poste li estis militkaptito en Germanio. Post la 2-a mondmilito li estis loka partiestro. En 1956 li akiris instruistan diplomon en Universitato de Budapeŝto. Post falo de Hungara revolucio de 1956 li tuj aliĝis al stabo de János Kádár. Li estis parlamenta deputito inter 1963 kaj 1990, dume li havis signifajn partiajn kaj ŝtatajn postenojn, ekzemple li estis parlamentestro kaj vicĉefministro [2]. Li ricevis 11 premiojn aŭ medalojn inter 1950 kaj 1985.
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- [3] germane