István Szőts
SZŐTS István [pr. soe:ĉ] estis hungara filmreĝisoro, scenarlibretisto naskiĝinta en Szentgyörgyválya la 30-an de junio 1912 kaj mortinta en Vieno, la 6-an de novembro 1998. Lia edzino estis Alice Szellay.
István Szőts | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de junio 1912 en Valea Sângeorgiului |
Morto | 6-an de novembro 1998 (86-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Alice Szellay |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo |
Premioj, distingoj redakti
- 1992 - Kossuth-premiito.
Kariero redakti
Szőts komencis sian karieron en 1940 en Filmfabriko Hunnia kiel reĝisorasistanto. Jam lia unua filmo titolita Emberek a havason ricevis premion en 1942 en Venecio dum la Dua Mondmilito. En 1945 li publikigis sian artprogramon en sudo titolita Röpirat a magyar filmművászetről. Li faris sian duan filmon en 1947 titolitan Ének a búzamezőkről, sed oni malpermesis ĝin. En 1957 li ne revenis el Venecio en Hungarujon, kie li ricevis premion per filmo titolita Melyiket a kilenc közül?. Li loksidiĝis en Vieno. Inter 1959 kaj 1971 li pretigis plurajn kulturfilmojn, kaj ekde 1964 ĝis 1969 li instruis filmreĝisoradon en la Filmakademio de Aŭstrujo. Ekde 1990 li estis altlerneja instruisto de la Aktor- kaj Filmĉeflernejo de Budapeŝto.
Filmoj redakti
Hungaraj filmoj redakti
- Emberek a havason (1941)
- Ének a búzamezőkről (1947)
Hungaraj mallongaj filmoj redakti
- Kádár Kata (1944)
- Kövek, várak, emberek (1955)
- Melyiket a kilenc közül? (1956)
Aŭstriaj mallongaj filmoj redakti
- Kaiser Derzeitwende (Maximilian imperiestro, la lasta kavaliero), 1959;
- Hallstatter Ballade. 1960;
- Stephansdom. 1962;
- Das Grabmal des Kaisers (La tombmonumento de la imperiestro), 1962;
- Wiener Prater (La viena Pratero), 1965;
- Betty Fischer, 1968;
- Gustav Klimt 1969
- Egon Schiele, 1971;
- Remigius Geyling, 1971;
- Otto Wagner, 1971;
- Fritz Wotruba, (1971).
Libro redakti
- Szilánkok és gyaluforgácsok, kunkolektitaj verkoj, 1999.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 16-a volumo, 2003.