István Szabolcs [iŝtvAn sabolĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabolcs István estis hungara kemiisto pri grundoj, profesoro.

István Szabolcs
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1924 (1924-02-23)
en Túrkeve
Morto 10-an de aŭgusto 1997 (1997-08-10) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo kemiisto • agricultural chemist
vdr

István Szabolcs [1] naskiĝis la 23-an de februaro 1924 en Túrkeve. Li mortis la 10-an de aŭgusto 1997 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Szabolcs akiris diplomon en Universitato de Debrecen en 1948, poste li plulernis en Moskvo, kie li kandidatiĝis en 1953. Post siaj studoj li laboris en Szarvas. Inter 1954 kaj 1959 li estis vicinstitutestro en Budapeŝto, poste ĝis 1980 institutestro. Dum tiuj jardekoj la instituto estis elstara esplorejo pri grundosaliĝoj. En 1959 li doktoriĝis, en 1968 li estis nomumita titulara profesoro en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Inter 1981-1995 li estis konsilisto. Li ricevis diversajn memormedalojn. Li havis edzinon, kiu estis same esploristo pri grundoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Hortobágy talajai (Grundoj de Hortobágy), (1954) - kandidata disertaĵo
  • A vízrendezések és öntözések hatása … (1959) - doktora disertaĵo

Fontoj redakti