La denaska nederlandanino Maria Ita WEGMAN (* la 22-an de februaro 1876 en Karawang, okcidenta Javo, Indonezio; † la 4-an de marto 1943 en Arlesheim, Svislando), tutvive nur nomata Ita Wegman, estis kuracistino kaj kune kun Rudolf Steiner fondis la antropozofian medicinon.

Ita Wegman dum 1899 en Berlino

Jam dum la jaro 1921 la socie engaĝita kuracistino pri ginekologio fondis la tutmonde unuan antropozofian klinikon en Arlesheim en norda Svislando, kiu nuntempe nomatas laŭ ŝi. Arlesheim situas nur 2 kilometrojn norde de Dornach, kie troviĝas la kunvenejo Goetheanum, kiu estas la centro de la antropozofia movado kaj ties altlerneja medicina sekcio, la kunordiga instanco por antropozofia medicino.

Ankaŭ la ritma masaĝo "laŭ Ita Wegman", kiu ene de la antropozofia medicino iĝis memstara terapia formo, ĝis la nuntempo portas ŝian nomon. La kuracistino evoluigis pliajn specialajn kuraco- kaj flegometodojn, kiuj inkluzivas interalie la haŭtan kovriĝon aŭ masaĝon per specifaj kuracaj kremoj respektive oleoj, kaj la volviĝon de korperoj per tukoj kun specifaj kuraciloj.

Biografio redakti

Ita Wegman dum la jaro 1876 en Indonezio naskiĝis kiel unua infano de nederlanda koloniista familio. Ŝi plurfoje vojaĝis al Mezeŭropo, kaj fine de la 1890-aj jaroj definitive translokiĝis tien kaj edukiĝis en Nederlando kaj Germanio en kuraca gimnastiko kaj masaĝo.

Jam dum 1896 ŝi en Indonezio havis unuajn kontaktojn al la branĉo Adyar de la Teozofia Societo. En aĝo de 26 jaroj Ita Wegman dum la jaro 1902 en Berlino unuafoje renkontiĝis kun Rudolf Steiner kaj aniĝis en la de li gvidita germana sekcio de la Teozofia Societo (sekcio de la internacia branĉo Adyar). Fine de 1912 respektive komence de 1913 tiu germana sekcio malmembriĝis el la branĉo Adyar de la Teozofia Societo kaj fondiĝis la Antropozofia Societo. Ita Wegman sekvis la movadon de Rudolf Steiner kaj iĝis antropozofianino.

Dum 1906 ŝi komencis studi medicinon en la universitato de Zuriko, kie ankaŭ virinoj rajtis studi tiun fakon. La studon ŝi finis dum la jaro 1911 per la kuracista diplomo kaj kiel faka kuracistino pri ginekologio.

Dum 1917 ŝi en sia propra praktikejo el visko faris kuracilon kontraŭ kancero – el la preparaĵo Iscar poste evoluis la plej malnova norma viska medikamento Iscador. Dum 1919 ŝi kun du pliaj kuracistinoj havis komunan praktikejo en Zuriko.

Sekvajare, dum 1920, ŝi aĉetis terenon en la komunumo Arlesheim kaj tie dum 1921 malfermis sian privatan klinikon, kiu komence nomiĝis "klinika-terapia instituto" kaj nuntempe havas la nomon Ita-Wegman-kliniko. Ĉi-tie la tiutempe ankoraŭ nova antropozofia medicino en proksima kunlaboro kun Rudolf Steiner evoluis kaj unuafoje praktike aplikiĝis. Dum 1922 Ita Wegman aldone en Arlesheim fondis pedagogian-terapian hejmon por anime flegindaj infanoj, kiu ricevis la nomon Haus Sonnenhof ("domo sun-bieno"). Samjare, je granda parto pro ŝia iniciato, ekestis la "internaciaj laboratorioj kaj klinika-terapia instituto Arlesheim", kiu poste alprenis la nomon Weleda kaj nuntempe estas internacia konzerno produktanta antropozofiajn kuracilojn kaj kosmetikaĵojn.

Post la detruo de la unua kunvenejo Goetheanum per bruligo fare de anonimuloj la 31-an de decembro 1922, Ita Wegman iĝis la plej proksima kunlaborantino de Rudolf Steiner. Sekvajare Rudolf Steiner vokis ŝin en la "esoterisman" fondan estradon de la Ĝenerala Antropozofia Societo. Kune kun li, ŝi post la fonda kunveno de tiu societo (la tiel nomata "kristnaska kunveno") gvidis la unuan klason de la same novfondita "Libera Altlernejo por Spiritosciencoj" en la Goetheanum.

Dum 1925 ŝi kune kun Rudolf Steiner germanlingve eldonis la bazan verkon de antropozofia medicino, Grundlegendes zur Erweiterung la Heilkunst nach geisteswissenschaftlichen Erkenntnissen ("fundamentaĵoj pri la ampleksigo de la kuracado per spiritosciencaj scioj"). De septembro 1924 ŝi flegis la grave malsaniĝintan Rudolf Steiner ĝis lia morto dum marto 1925.

Wegman ekde la "kristnaska kunveno" de decembro 1923 estis kunfondantino kaj gvidantino de la medicina sekcio de la "Libera Altlernejo por Spiritosciencoj" en la kunvenejo Goetheanum en Dornach. En tiu funkcio ŝi iniciatis kaj akompanis la fondon de multaj medicinaj kaj pedagogie terapiaj institucioj tutmonde. Dum la jaroj post la morto de Rudolf Steiner inter la estraranoj de la Antropozofia Societo, aparte inter Marie Steiner kaj Ita Wegman, ekestis multaj konfliktoj pri la daŭrigo de la movado, kiuj dum la jaro 1935 gvidis al malmembrigo de Ita Wegman kaj Elisabeth Vreede kune kun ties subtenantoj el la Antropozofia Societo. Tiu decido nur dum 1948, kvin jarojn post la morto de Ita Wegmann, deklariĝis senbaza kaj malvalida.

Dum 1936 filio de ŝia kliniko fondiĝis en Ascona (Tiĉino, la itallingva parto de suda Svislando). En tiu klinika filio Ita Wegman labore pasigis la plejparton de siaj lastaj vivojaroj. Dum 1943 la kuracistino en aĝo de 67 jaroj mortis en Arlesheim. Ŝia urno en Ascona deponiĝis en kapelo, kiun speciale konceptis kaj realigis la artistino Liane Collot d'Herbois, proksima amikino de Ita Wegman.

Eksteraj ligiloj redakti