Iván Korcsmáros
hungara kemiisto, altlerneja instruisto
Iván Korcsmáros [korĉmAroŝ aŭ koĉmAroŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Korcsmáros Iván, estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto.
Iván Korcsmáros | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 27-an de novembro 1913 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Kisszeben |
Morto | la 2-an de aŭgusto 1977 en Hungario Keszthely |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | kemiisto universitata instruisto |
Iván Korcsmáros[1] naskiĝis la 27-an de novembro 1913 en Kisszeben (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Sabinov en Slovakio), li mortis la 2-an de aŭgusto 1977 en Keszthely (Hungario).
Biografio
redaktiIván Korcsmáros maturiĝis en gimnazio en Keszthely en 1931, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1937, post jaroj li doktoriĝis. Post la diplomo li instruis en instituto, foje en gimnazio, ekde 1950 ĝis la pensiuliĝo (1976) en Pedagogia Altlernejo de Pécs, kie li estis ankaŭ katedrestro. Lia edzino naskis filon. Li ricevis solan premion en 1974.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A keszthelyi halomgerinc balatoni színlői. (ankaŭ disertaĵo, 1939)
- Általános és szervetlen vegytan. (studenta lernolibro, 1950 kaj represoj ĝis 1959)
- Kémia. (studenta lernolibro, 1958 kaj represoj ĝis 1962)
- Általános és fizikai kémia. (studenta lernolibro, 1967; 8-a eldono: 1978)
- A szervetlen kémia korszerűsítésének elvei és tapasztalatai a tanárképző főiskolákon. (1976)
- Szervetlen kémia. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1980)