Izofentanilo

kemia kombinaĵo
Izofentanilo
Kemia formulo
C22H28N2O
Izofentanilo
Bastona kemia strukturo de la
Izofentanilo
Izofentanilo
Tridimensia kemia strukturo de la Izofentanilo
Alternativa(j) nomo(j)
CAS-numero-kodo 79278-40-3
ChemSpider kodo 8625107
PubChem-kodo 71313860
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 336,4772 g mol−1
Denseco 1,09 g/cm−3
Fandpunkto 113°C [1]
Bolpunkto 454,3°C
Refrakta indico  1,5850
Acideco (pKa) 8,92
Ekflama temperaturo 177,7°C
Solvebleco Akvo:18 g/L
Mortiga dozo (LD50) 57 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P273, P301+316, P321, P330, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Izofentanilo3-metila-benzilfentanilo estas opioida analgeziko kiu estas analogaĵo al la fentanilo unue kreita en 1973, kaj kiu estis vendita kiel sinteza medikamento.

Kromaj efikoj de fentanil-analogaĵoj estas similaj al tiuj de fentanilo mem, kiuj inkluzivas jukadon, naŭzon kaj eble gravan spiran depresion, kiuj povas esti vivdanĝeraj. Fentanil-analogaĵoj mortigis centojn da homoj ĉie en Eŭropo kaj en la iamaj sovetiaj respublikoj ekde kiam la plej lastatempa revigliĝo en uzo komenciĝis en Estonio en la fruaj 2000-aj jaroj, kaj novaj derivaĵoj daŭre aperas. Nova ondo de fentanil-analogaĵoj kaj rilataj mortoj komenciĝis ĉirkaŭ 2014 en Usono, kaj signife kreskas; precipe ekde 2016 ĉi tiuj drogoj kaŭzis centojn da superdozaj mortoj ĉiusemajne.

Kiel struktura izomero de fentanilo mem, isofentanilo estas malpermesita sub drogaj analogaj leĝoj en multaj jurisdikcioj ĉirkaŭ la mondo. En Usono, fentanil-rilataj substancoj estas konsiderata kontrolitaj substancoj.

La termino opioido estis proponita de George H. Acheson (1842-1880) por nomi drogojn kun agado simila al tiu de morfino, sed kun malsama kemia strukturo. Tamen, la koncepto pri opioidoj evoluis por inkludi ĉiujn naturajn, duonsintezajn aŭ sintezajn substancojn kiuj reakcias kun opioidaj riceviloj, ĉu kiel agonisto ĉu kiel antagonisto.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti