Izokarvakrolo
Izokarvakrolo | |||
Izokarvakrolo | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 1740-97-2 | ||
ChemSpider kodo | 67037 | ||
PubChem-kodo | 74446 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora likvaĵo | ||
Molmaso | 150,221g mol−1 | ||
Denseco | 0,974 g/cm−3 [1] | ||
Fandpunkto | 8,6 °C | ||
Bolpunkto | 223,2 °C | ||
Acideco (pKa) | 10,38 | ||
Ekflama temperaturo | 98,2 °C | ||
Solvebleco | Akvo:1,25 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 97 mg/kg (buŝe) | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H318, H319 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P302+352, P332+313, P362+364, P305+351+338, P337+313, P501, P280, P301+312, P330, P305+351+338, P310 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Izokarvakrolo aŭ C10H14O estas fenola unuterpenoido, kun karakteriza akra odoro. Izomero de la karvakrolo ĝi ĉeestas nature en la esencoleoj de la Origanum vulgare, esencoleo de timiano kiu same estas ekstraktita el la lepidio kaj la sovaĝa bergamotujo. Dum la karvakrolo prezentas la metilan grupon en la 1-a pozicio de la benzena ringo, en la izokarvakrolo la metila grupo estas en la 2-a karbono de la benzena ringo. La esencoleo de la subspecioj de timiano enhavas inter 5% kaj 75% de izokarvakrolo, dum la subspecioj de la Satureja montana enhavas inter 1% kaj 45%. La Origanum majorana kaj la Diktamno de Kreto estas riĉaj je karvakrolo kaj izokarvakrolo, respektive 50% kaj 60%-80%. Ĝi same trovatas en la Agave tequilana.
Izokarvakrolo estas senkolora likvaĵo kiu flaviĝas kun la tempopaso. Izokarvakrolo posedas antimikrobajn proprecojn.[2] La antibakteria aktiveco de karvakrolo atribuatas al la konsiderindaj efikoj sur la struktura kaj funkcia proprecoj de la citoplasma membrano. Datumoj raportitaj en kelkaj literaturoj, provizas superrigardon de la publikigita dokumento pri la antimikrobaj proprecoj de la karvakrolo kaj izokarvakrolo kaj la lastatempaj patentoj postulitaj por reliefigi ĝiajn estontajn aplikojn kiel nova kontraŭmikroba agento. Ĉi tiuj povas koncerni aŭ la naturan konservadon en la kosmetikaj kaj manĝindustrioj aŭ alternativon kiu subtenas la konvenciajn kontraŭmikrobajn protokolojn. Interese, karvakrolo aŭ izokarvakrolo sole aŭ asociita kun unu aŭ pluraj sinergiaj produktoj povas esti enkorpigita en malsamaj formuliĝoj por biomedicinaj kaj manĝpakaj aplikoj. Tamen, pli detalaj sekurecaj esploroj kaj en vivaj studoj devus esti faritaj por ke ĉi tiu molekulo povu esti uzata estonte.
Reakcioj redakti
Reakcio 1 redakti
- Izokarvakrolo estas izomero de la timolo, karvakrolo, karvono, pulegono, izopulegono kaj mentofurano:
Reakcio 2 redakti
- Preparado de izokarvakrolo per metiligo de la 4-izopropila fenolo, sekvata per sulfurigo de la 2-metila-4-izopropilfenolo, kaj sensulfurigo de la 2-metila-4-izopropila fenolsulfonata acido: