János Fuzik [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fuzik János Sándor, slovake Ján Fuzik estis hungaria slovaka ĵurnalisto, reĝisoro, politikisto, diplomato.

János Fuzik
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1957 (1957-10-10)
en Kesztölc
Morto 7-an de septembro 2022 (2022-09-07) (64-jaraĝa)
Lingvoj slovakarusahungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Komenio en Bratislavo (–1981) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
dokumentaria kinisto
ĵurnalisto
diplomato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János Fuzik[1] naskiĝis la 10-an de oktobro 1957 en Kesztölc, li mortis la 7-an de septembro 2022.

Biografio

redakti

János Fuzik maturiĝis en slovaklingva gimnazio en Budapeŝto en 1976, poste li akiris ĵurnalistan diplomon en en:Comenius University en Bratislavo en 1981. Post la diplomo li hejmenvenis kaj laboris ĉe slovaklingva gazeto. Post 2 jaroj li estis redaktoro de filio de Hungara Televizio en Szeged, kie li establis la slovaklingvajn dissendojn, sed li ankaŭ reĝisoris dokumentajn filmojn. Depost fino de la socialismo li aktiviĝis en la politiko por la slovakeco. Li gvidis la slovakojn inter 1999-2014, poste li estis speciala deputito de la slovakoj en la hungara parlamento. En 2020 li iĝis diplomato en Osijek. Li ricevis ŝtatan premion en 2006.

Liaj dokumentaj filmoj (elekto)

redakti
  • A halottak a jó emberek (1993–94)
  • Hívó szóra (1996); premiita filmo
  • A pozsonyi tizenhármak (1999)
  • Fedőneve: Zala (2001)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti