János Katona (aktoro)
János Katona [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Katona János estis hungara aktoro, humuristo.
János Katona | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1949 en Budapeŝto |
Morto | 31-an de marto 2015 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1978) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
János Katona[1][2] naskiĝis la 20-an de oktobro 1949 en Budapeŝto, li mortis la 31-an de marto 2015 en Budapeŝto.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/05/Katona_J%C3%A1nos_%C3%A9s_D%C3%B3ka_Attila_4.jpg/220px-Katona_J%C3%A1nos_%C3%A9s_D%C3%B3ka_Attila_4.jpg)
János Katona (maldekstre) en 2014
Biografio
redaktiJános Katona akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1978. Lia ĉefinstruisto estis Endre Marton. Li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Pécs). Inter 1979-1981 li apartenis al Teatro Szigligeti (Szolnok), inter 1983–1992 al Nacia Teatro (Budapeŝto), poste ĝismorte al Teatro József Attila. Intertempe li ofte estis humuristo en televidoj.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare: La Dresado de la Megero - Curtio
- Anton Ĉeĥov:
- La mevo -
- Ĉeriza ĝardeno - Simeonov-Piŝĉik
- Károly Nóti: Nyitott ablak - Novotni
- Sándor Weöres: Holdbéli csónakos - Bolond Istók
- Mihály Eisemann: Én és a kisöcsém - Zolestyák
- György Spiró: Virtcsaft - forĝisto
- Andor Gábor: Dolarpaĉjo (teatra adapto) - János Koltay (instruisto)
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Ki látott engem? (1977)
- Dögkeselyű (1982) - Gyetvai
- Hosszú alkony (1997) - ŝoforo
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Julian Clary[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Néró, a véres költő (1977) - Eucaerus
- A hallgatag hölgy (1983) - Hulk
- Tűzvonalban (2008) - Morcos