György Spiró
hungara dramisto, poeto, verkisto kaj tradukisto
György SPIRÓ [djordj ŝpirO], hungare Spiró György, Esperante Georgo Spiró estas hungara dramisto, poeto, verkisto kaj tradukisto. György Spiró naskiĝis la 4-an de aprilo 1946 en Budapeŝto.
György Spiró | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1946 (78-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Lingvoj | hungara • ĉeĥa • pola • rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1965–1970) vd | ||||
Subskribo | |||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo literatursciencisto pedagogo teatrestro redaktoro eseisto tradukisto verkisto universitata instruisto teatra reĝisoro vd | ||||
Laborkampo | Dramo, literaturo, eseo, literaturscienco, pedagogio, theater management (en) , redaktado, directing (en) kaj tradukado vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q1107343 ❦ Q784367 ❦ Chickenhead ❦ Q1002489 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiGyörgy Spiró frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li laboris en Hungara Radio kaj en libroeldonejo. Ekde 1992 li instruas en universitatoj kaj dum kelkaj jaroj li estris teatron. Li ofte kaŭzis diskutojn, ekzemple li sugestis trairi al moderna lingvo verkojn de Mór Jókai. En 2006 li ricevis premion Kossuth kaj pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Verkoj (elekto)
redakti- 1974 Kerengő (Klaŭstro), romano
- 1977 História (Historio), poemoj
- 1982 A békecsászár (La paco-imperiestro), dramoj
- 1987 Álmodtam neked (Mi sonĝis por vi), noveloj
- 1987 Csirkefej (Kokido-kapo), dramoj
- 1990 A Jövevény (La alveninto), romano
- 2003 Három dráma (3 dramoj) 3 dramoj
- 2011 Kémjelentés (Spiono-raporto), novelaro
Fontoj
redakti- Hungara Vikipedio