János Polónyi
János Polónyi [jAnoŝ polOnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Polónyi János estas hungara fizikisto, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2001).
János Polónyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de junio 1953 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | fizikisto |
János Polónyi [1] Arkivigite je 2013-11-06 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 1-an de junio 1953 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJános Polónyi frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1972-1978. Post la diplomo li eklaboris en Centra Fizika Esplora Instituto. En 1979 li doktoriĝis, baldaŭe antaŭ la akademio en 1989. En 1981 li ricevis postenon en Darmstadt. En la sekva jaro li instruis jardekon en 2 universitatoj en Usono. Ekde 1992 li parte instruas en Universitato de Budapeŝto, parte en universitato en Strasbourg. Li okupiĝas interalie pri spaco de kvantumoj. Li havas edzinon, kiu naskis 4 filinojn. Li ricevis hungaran premion en 1985.
Verkaro (elekto)
redakti- Sugárzás és részecskék (Radiado kaj eroj)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2013-11-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografieto kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- foto