János Szász (reĝisoro)

János Szász [jAnoŝ sAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szász János estas hungara reĝisoro, dramaturgo, scenaristo, altlerneja instruisto. Lia patro estis Péter Szász.

János Szász
János Szász en 2013
János Szász en 2013
Persona informo
Naskonomo Szász János
Naskiĝo la  14-an de marto 1958(nun 1958-03-14)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Patro Péter Szász
Edz(in)o Gyöngyvér Bognár
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoteatra reĝisoroaktoro
vdr

János Szász [1] naskiĝis la 14-an de marto 1958 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Szász devenis el juda familio. Li laboris post mezlernejo en Nacia Teatro (Budapeŝto) (1976-1980), poste li estis asistanto de László Vámos en Operetoteatro (Budapeŝto). Li akiris dramaturgian diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1983, filmreĝisoran diplomon post 3 jaroj. Dum lernado kelkfoje li estis ankaŭ figuranto. En 1988 li faris televizian filmon, en la sekva jaro jam kinfilmon. Ekde tiam li reĝisoradis ne nur filmojn, sed ankaŭ teatraĵojn. Liaj pli gravaj stacioj estis Naciaj Teatroj en Budapeŝto kaj Miskolc, Gaja Teatro, eksterlande en Bostono, Vaŝingtono, Oslo. Ekde 1999 li estas membro de Eŭropa Filma Akademio. En 2000 li ekinstruis en la menciita Teatra Altlernejo, kie li ricevis la instruan rangon docento en 2008. Li ricevis plurajn premiojn inter 1992-2013.

Elektitaj disĉiploj redakti

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj redakti

Elektitaj kinaj reĝisoraĵoj redakti

  • Tavaszi zápor (1983)
  • Woyzeck (1994) (ankaŭ scenaristo)
  • Ópium – Egy elmebeteg nő naplója (2007) (ankaŭ scenaristo)
  • A nagy füzet (2013)

Fontoj redakti