János Xantus (reĝisoro)

János Xantus [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Xantus János estis hungara reĝisoro, scenaristo, aktoro, altlerneja instruisto. Lia patro estis Gyula Xantus.

János Xantus
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1953 (1953-11-07)
en Budapeŝto
Morto 13-an de novembro 2012 (2012-11-13) (59-jara)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Patro Gyula Xantus
Frat(in)o Judit Xantus
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoaktoro • universitata instruisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

János Xantus[1][2] naskiĝis la 7-an de novembro 1953 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de novembro 2012 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

János Xantus maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li laboris en produktejo pri filmoj. Li akiris reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1979. Lia ĉefinstruisto estis Károly Makk. Post la diplomo li partoprenis en produktoj de filmoj apud Károly Makk, ekde 1983 li faris sian unuan plen memstaran filmon. Ekde 1990 li specialiĝis pri dokumentaj filmoj. Li instruis en la altlernejo de 1992 ĝis sia morto. Li ricevis 3 premiojn inter 1980-1988.

Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)Redakti

Liaj kinaj reĝisoraĵoj (elekto)Redakti

  • Felkészülés (1975)
  • Női kezekben (ankaŭ aktoro, 1981)
  • Eszkimó asszony fázik (ankaŭ aktoro kaj scenaristo, 1983)
  • Hülyeség nem akadály (ankaŭ scenaristo, 1985)
  • Rocktérítő (ankaŭ scenaristo, 1988)
  • A Morel fiú (ankaŭ scenaristo, 1999)
  • Se kép, se hang (ankaŭ scenaristo kaj produktoro, 2000)
  • Tilos a Tilos (2001)
  • Ki volt Schmidt Éva? (ankaŭ kameraisto, 2005)
  • Etetés (ankaŭ scenaristo, 2008)
  • Kiki a csoportban (2010)

Liaj filmaj roloj (elekto)Redakti

  • A sípoló macskakő (1971)
  • Allegro Barbaro (1979)
  • Mephisto (1981)
  • A játékos (1997)

FontojRedakti

ReferencojRedakti