János Zsombolyai [jAnoŝ ĵombojai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsombolyai János estis hungara kameraisto, reĝisoro, altlerneja instruisto.

János Zsombolyai
János Zsombolyai (dekstre kun koltuko)
János Zsombolyai (dekstre kun koltuko)
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1939 (1939-01-30)
en Budapeŝto
Morto 4-an de januaro 2015 (2015-01-04) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo ĉefkameraistofilmreĝisoroscenaristo • universitata instruisto • reĝisoro
vdr
János Zsombolyai (dekstre)

János Zsombolyai[1][2] naskiĝis la 30-an de januaro 1939 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de januaro 2015 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Zsombolyai akiris kameraistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1961. Lia ĉefinstruisto estis György Illés. Post la diplomo li laboris en la Hungara Televizio. Inter 1966-1975 li estis kameraisto de produktejo pri filmoj, pli poste li ankaŭ reĝisoris, fine li havis altan statuson. Inter 1965–1974 li estis ankaŭ asistanto en la altlernejo, inter 1974–1980 lektoro, inter 1980–1997 docento, poste profesoro ĝis la emeritiĝo en 2004. Li ricevis premiojn inter 1967-2010 kaj li ricevis stipendion inter 2000–2003. Li havis du filinojn.

Elektitaj disĉiploj redakti

Liaj kameralaboroj (elekto) redakti

  • 1956.11.01. (1959)
  • Utcán (1962) (ankaŭ reĝisoro)
  • La atestanto (1969)
  • A kenguru (1975) (ankaŭ reĝisoro kaj scenaristo)
  • Return (1985)

Liaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

  • Tüzikovácsok (1975)
  • Vámmentes házasság (1980) (ankaŭ scenaristo)
  • A halálraítélt (1989) (ankaŭ scenaristo)
  • Pisztácia (1996)

Liaj filmoj kiel produktoro redakti

  • Állatkerti mesék (1994)
  • Különböző helyek (1995)

Fontoj redakti

Referencoj redakti