József Geszti [joĵef gesti], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Geszti József estis hungara pulmonologo. Lia origina familia nomo estis Gescheit [geŝejt] ĝis 1906, lia konata filino estis Olga Geszti.

József Geszti
Persona informo
Naskonomo Gescheit József
Naskiĝo la  2-an de majo 1878(nun 1878-05-02)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Nagytapolcsány
Morto la 4-an de junio 1945
en  Hungara reĝlando Debrecen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd - medicino (–dekjaro de 1900) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Olga Geszti Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
pulmonologo
Privatdocento Redakti la valoron en Wikidata
vdr

József Geszti[1] naskiĝis la  2-an de majo 1878(nun 1878-05-02) en Nagytapolcsány (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Topoľčany en Slovakio), li mortis la 4-an de junio 1945 en Debrecen.

Biografio

redakti

József Geszti devenis el juda familio. Li maturiĝis en katolika mezlernejo en Besztercebánya en 1896, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto. Lia ĉefinstruisto estis Sándor Korányi. Inter 1904-1907 li laboris en sanatorio de Budakeszi, poste li estis sanatoriestro en Gyula, ekde 1912 en Debrecen. En 1933 en Scienca Universitato István Tisza li ricevis la instruan rangon "privata instruisto". Jam en 1930 li komencis testi tuberkulozojn en lernejoj en Debrecen, kio estis novaĵo en Hungario. En 1943 li pensiuliĝis, sed en la sekva jaro li estis deportita al Aŭŝvico (koncentreja komplekso). Fine li povis hejmenveni en 1945, tamen tute malforta kaj post kelkaj monatoj li mortis. Li edziĝis en 1907, lia edzino naskis 2 filinojn en 1908 kaj 1910. Li ricevis kelkajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • A Meniére-féle kórról egy gyógyult eset kapcsán. (1901)
  • Polyarthritis syphilitica acuta. (1912)
  • Tanulmányok a cavernás phthisisről. (1925)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti