Olga Geszti

hungara radiobiologo


Olga Geszti [gesti], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Geszti Olga estis hungara hematologo, radiobiologo, oficiro. Ŝia geedziĝa nomo (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) estis Kovács Károlyné [kovAĉ kArojnE], ŝia patro estis József Geszti.

Olga Geszti
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1910 (1910-10-15)
en Gyula
Morto 1-an de februaro 1980 (1980-02-01) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Debrecen - medicino (–1934) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro József Geszti (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
radiobiologo
hematologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Olga Geszti[1][2] naskiĝis la  15-an de oktobro 1910(nun 1910-10-15) en Gyula, ŝi mortis la 1-an de februaro 1980 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Olga Geszti devenis el juda familio. Ŝi maturiĝis en Debrecen en 1928, poste ŝi akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1934 kaj en 1943 ŝi kompletigis sian diplomon pri laboratoriaj scioj. En la jaroj 1944 kaj 1945 ŝi laboris en hospitala laboratorio en Budapeŝto. Inter 1945–1949 ŝi estis ĉefkuracisto en Debrecen kaj apud Budapeŝto, poste ŝi iĝis majoro en la armeo. Inter 1954-1958 ŝi laboris en hospitalo de Pekino kun sia edzo, poste same en armea statuso ŝi laboris en laboratorio aŭ instituto, fine ŝi pensiuliĝis en 1972 kun la rango de subkolonelo. Intertempe ŝi kandidatiĝis en 1969 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝia scienca ĉeftemo estis la hematologiaj aspektoj de radiadbiologio, ĉefe kun la diagnozaj problemoj de akuta radiadmalsano kaŭzita de joniga radiado. Ŝi edziniĝis en 1937 kaj naskis filinon en 1941. Ŝi ricevis solan premion en 1960.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • A traumás shock laboratóriumi diagnózisa. (1951)
  • Experimental Data about the Heparin Neutralizinig Effect of Intravenously Administered Calcium. (kunaŭtoro, 1958)
  • Az akut sugárbetegség diagnózisa a vér alakos elemeinek mennyiségi és minőségi változásai alapján. (disertaĵo, 1966)
  • Auswirkung der medizinischen Strahlenbelastung auf die Membranpermeabilität der Erythrozyten im Blutkreislauf. (1971)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti