József Miskey [jOĵef miŝkei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Miskey József estis hungara aktoro, teatrestro.

József Miskey
Persona informo
Naskonomo Miskey József
Naskiĝo la  30-an de aŭgusto 1882(nun 1882-08-30)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 30-an de julio 1948
en Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoroteatrestro
vdr

József Miskey [1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1882 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de julio 1948 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Miskey akiris diplomon en privata aktorlernejo de Zoltán Horváth en 1907, poste li debutis en Kassa. Liaj pli gravaj sekvaj teatraj stacioj estis Miskolc, Nagyvárad, Sopron, Szombathely. Li batalis dum la 1-a mondmilito, kie li estis militkaptito en Turkestano inter 1915-1923. Hejmenveninta li havis rolojn unue en Székesfehérvár, poste en Budapeŝto. En 1935 li fondis teatron, kiun li mem gvidis ĝis 1939. Li aliĝis al trupoj de Teatro Belvárosi (1940), Nacia Teatro (Szeged) (1942), post la 2-a mondmilito al pluraj aliaj teatroj. Li edziĝis dufoje.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti

  • Beáta és az ördög (1940) – ĉefkelnero
  • Lelki klinika (1941) - policano

Fontoj redakti