József Reményi (ĵurnalisto)
József Reményi [jOĵef remEnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Reményi József estis hungara ĵurnalisto, altlerneja instruisto. Lia persona nomo estis Joseph en Usono.
József Reményi (ĵurnalisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 1-an de decembro 1891 en ![]() ![]() |
Morto | la 25-an de septembro 1956 en ![]() |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | verkisto literaturhistoriisto universitata instruisto ![]() |
József Reményi[1] naskiĝis la 1-an de decembro 1891 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 25-an de septembro 1956 en Klevlando (Usono, Ohio).
Biografio
redaktiJózsef Reményi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1910, poste li studis juron. Dum la studentaj jaroj li debutis kiel novelisto kaj poeto. Post siaj studoj li ricevis postenon en konsulejo en Usono. En 1917 li ne hejmenvenis, sed li estis ĵurnalisto en Usono ĉe hungaraj kaj anglaj gazetoj. En fino de la 1920-aj jaroj li instruis en Universitato Case Western Reserve, poste en aliaj altlernejoj. Li ricevis usonan premion en 1965.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Akik árnyékban élnek (noveloj, 1912)
- Jó hinni (romano, 1922)
- Élni kell! (romano, 1931)
- Hungarian Literature (1947)
- Three Hungarian poets. Bálint Balassa, Miklós Zrinyi, Mihály Csokonai Vitéz (1955)
- Hungarian writers and literature. Modern novelists, critics, and poets (1964)
Memorigiloj
redakti- busto en Klevlando
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM68724 hungarlingva datenaro de muzeo