József Szájer [jOĵef sAjer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szájer József estis hungara parlamenta deputito, altlerneja instruisto. Lia edzino estas Tünde Handó.

József Szájer
József Szájer
József Szájer
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1961 (1961-09-07) (62-jaraĝa)
en Sopron
Lingvoj hungaraanglafrancagermanarusahispana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándQ1301881Balliol College
Familio
Edz(in)o Tünde Handó
Infano 1
Okupo
Okupo politikistoadvokato
TTT
Retejo http://www.szajer.fidesz-eu.hu/
vdr
József Szájer en la hungara parlamento

József Szájer[1] naskiĝis la 7-an de septembro 1961 en Sopron.

Biografio redakti

József Szájer maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1980, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1986. Dum la studentaj jaroj li lernis kune kun signifaj estontaj politikistoj. Post la diplomo li plulernis 2 jarojn en Oksfordo, en la studjaro 1988 li esploris en Universitato de Miĉigano kun stipendio. Li estis ankaŭ asistanto inter 1986-1990, inter 1990-1996 lektoro en Universitato Loránd Eötvös. En 1996 li akiris advokatan licencon. Li ricevis britan premion en 2000, hungaran en 2019. Li edziĝis en 1983, lia edzino naskis filinon en 1987.

Politika kariero redakti

En 1988 li estis fondinta membro de Fidesz kune kun Viktor Orbán, János Áder, László Kövér kaj aliaj. Inter 1990-2004 li estis parlamentano, poste membro de Eŭropa Parlamento ĝis 2020. En novembro de 2020 li abrupte deklaris, ke li forlasas la Eŭropan Parlamenton redonanta la mandaton pro pro tro granda ŝarĝo. Post 2 tagoj en Bruselo estis legebla/aŭdebla novaĵo, ke la polico eniris privatan loĝejon pro tro granda bruo kaj supozata pli multe da gastoj, ol la permesata pro la kronviruso. La polico trovis plene nudajn virojn. Szájer poste konfesis, ke li estis ĉeestanto, eĉ la polico trovis ĉe li drogaĉon. Szájer ankaŭ forlasis Fidesz-on.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A vis major a római jogban (1983)
  • Jogállam, szabadság, rendszerváltoztatás. Beszédek, írások, dokumentumok, 1987–1997 (1998)
  • Európa. Az Európai Parlament és az Európai Unió további intézményei és működésük (kunaŭtoro, 2004)
  • Szabad Magyarország, szabad Európa. Újabb tizenöt év. Beszédek, írások, dokumentumok, 1998–2013 (2014)
  • Ne bántsd a magyart! Gondolatok a bevándorlásról, a Fideszről, Magyarországról, Alaptörvényünkről és Európáról (2019)

Fontoj redakti

Referencoj redakti