József Székely (juristo)
József Székely [jOĵef], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Székely József estis hungara juristo, verkisto, oficiro, arkivisto, membro de Societo Kisfaludy (1861).
József Székely (juristo) | |
---|---|
portreto pri József Székely (juristo) (1895) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1825 en Debrecen |
Morto | 14-an de septembro 1895 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • arkivisto • poeto • verkisto |
József Székely[1] naskiĝis la 1-an de marto 1825 en Debrecen, li mortis la 16-an de septembro 1895 en Budapeŝto.
Biografio redakti
József Székely studis en kalvinana kolegio en sia naskiĝurbo, poste li estis praktikanto de juro en Miskolc kaj Pest (urbo). Fine li akiris advokatan diplomon en 1847. Li estis membro de la revolucia junulara movado dum la parlamenta sesio en 1847 en Pozono. Dum la hungara revolucio de 1848 komence li partoprenis en la landa administracio, poste li batalis en la hungara armeo laste kiel kapitano. Dum subpremado de la revolucio Székely iĝis ĵurnalisto aŭ redaktoro en urbo Pest, foje en Vieno. Tiutempe li verkis romanojn, poemojn, artikolojn. Liaj verkoj estis influitaj de la stilo de Sándor Petőfi kaj Heinrich Heine, lia politika opinio de Ferenc Deák. En la lasta vivperiodo li laboris en arkivo de Pest. Lia edzino naskis 2 gefilojn.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Liliputfalvi Liliputi Tóbiás (romano, 1850)
- Szeszélydalok. (poemoj, 1853)
- Kármán és M. grófné levelei (1860)
- Kármán és Fanni (dramo, neniam prezentita)
- Kossuth fogsága és Pest megye rendei (1895)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM71636;jsessionid=3AD8CD533B806C02A32CF1D5F64C27E4 hungarlingva datenaro de muzeo