Mimozfolia jakarando

plantospecio en la genro Jakarando
(Alidirektita el Jacaranda mimosifolia)
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Mimozfolia jakarando
Sigalon004.jpg
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Bignoniacoj Bignoniaceae
Genro: Jakarando Jacaranda
Specio: J. mimosifolia
Jacaranda mimosifolia
D.Don[1]
Konserva statuso
Sinonimoj[3]
  • Jacaranda chelonia Griseb.
  • Jacaranda ovalifolia R.Br.
  • Jacaranda acutifolia auct. non Humb. & Bonpl.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La mimozfolia jakarando (Jacaranda mimosifolia) estas specio de la genro Jakarando (Jacaranda) en la familio de Bignoniacoj (Bignoniaceae). Ĝi venas el Sudameriko kaj estas uzata preskaŭ tutmonde kiel ornama planto en senfrostaj lokoj.

Oni ne konfuzu palisandro kiel nomon por ligno de arbospecioj de la genro Dalbergia, kiu ne rilatas al Jakarando, sed apartenas al la fabacoj (Fabaceae).

En sia indiĝena teritorio en naturo, J. mimosifolia estas listigita kiel Vundebla fare de IUCN.[2]

PriskriboRedakti

 
Ilustraĵo de Curtis's Botanical Magazine, Volumo 49, 1822 Plato 2327
 
Bi-pinata foliaro
 
Detalo de infloresko kun zigomorfaj floroj
 
Eksteraĵo, folioj kaj kapsulaj fruktoj
 
Kapsulaj fruktoj kaj semoj
 
Folioj kaj infloreskoj
 
Ligna surfaco

Aspekto kaj folioRedakti

La mimozfolia jakarando kreskas kiel decidua arbo,[4] atingante kreskoaltecojn de 5 ĝis 20 metroj.[5] Ĝia ŝelo estas maldika kaj grizbruna. La arbopinto estas rondeta.

La plejparte kontraŭe starantaj sur la branĉoj folioj havas longon de 15 ĝis 40 centimetroj, kaj estas dividitaj en petiolo kaj folia klingo. La duoble-pinata folia klingo havas larĝon de 10 ĝis 20 centimetroj kaj pli malpli kontraŭe plejparte 15 ĝis 20 (10 ĝis 30) 5 ĝis 10 centimetrojn longajn unuordajn pintojn.[5][4] La neparaj unuaordaj flugfolioj konsistas el 15 ĝis 25 flugfolioj, kiuj estas kontraŭaj ĝis alternaj. La sesilaj pinaj flugfolioj estas longaj de 3 ĝis 12 mm kaj larĝaj de 1-4 milimetroj oblongaj ĝis elipsaj, iom nesimetrie kun pinta ĝis akrigita supra fino,[4] kio estas signife pinteca.[5] La randoj de la flugfolioj iomete ruliĝas malsupren.[4] La finaj flugfolioj estas pli longaj kaj longpintaj.[5] Ne estas stipuloj.[4]

Infloresko kaj floroRedakti

La florperiodo daŭras ĝis du monatojn. La floroj estas aranĝitaj en fina, panikla infloresko. La hermafroditaj floroj estas kvinoblaj kaj zigomorfaj kun duobla perianto,[4] ĝis 5 cm longaj kaj 4 cm larĝaj.[5] La kvin sepaloj estas proksime sonorilforme kunfanditaj. La kvin bluaj ĝis purpuraj petaloj estas sonorilforme kunfanditaj kaj la gorĝo estas blanka kaj harplena. Estas kvar stamenoj duope. La du bazfiksitaj anteroj per stameno malfermiĝas kun laŭlonga fendo. La supre staranta ovario enhavas multajn ovolojn. La grifelo finiĝas per du-loba stigmo.[4]

Frukto kaj semojRedakti

La ledecaj,[5] lignecaj, ruĝbrunaj kapsulaj fruktoj kiam maturaj havas diametron de 3 ĝis 6 centimetroj en sekco, cirklaj, plataj, malfermitaj kun du klapoj ĉiu kun pinta supra fino kaj enhavas multajn semojn.[4] La semoj estas ĉirkaŭitaj de klara,[5] membraneca flugilo.[4]

Kromosoma nombroRedakti

La nombro de kromosomoj estas 2n = 36.[6]

 
Mimozfolia jakarando kiel avenua arbo

Distribuado kaj uzo kiel ornama plantoRedakti

La origina distribuareo de Jacaranda mimosifolia etendiĝas de okcidenta Sudameriko: suda Bolivio ĝis suda Sudameriko: nordokcidenta Argentino (Entre Rios, Jujuy, Salta, Tucuman), Paragvajo (Alta Paragvajo, Cordillera) kaj Urugvajo.[1][7]

En taŭgaj, subtropikaj, klimataj regionoj, la mimozfolia jakarando estas uzata preskaŭ tutmonde kiel ornama planto pro siaj okulfrapaj purpuraj floroj.[7] Jacaranda mimosifolia estas sentema al malvarmo, sed povas toleri mallongajn periodojn kun temperaturoj ĉirkaŭ −7  ° C. Ekzemple, en Sudafriko (Svazilando) kaj Aŭstralio (Kvinslando), ĉi tiu neofito eĉ estas rigardata kiel enpenetra planto, kiu endanĝerigas biodiversecon pro sia emo sovaĝiĝi.

TaksonomioRedakti

La unua priskribo de Jacaranda mimosifolia estis en 1822 de David Don en Botanical Register. Londono, Volumo 8, Plato 631. Sinonimoj por Jacaranda mimosifolia D.Don estas: Jacaranda chelonia Griseb., Jacaranda acutifolia auct. non Humb. & Bonpl. & Bonpl., Jacaranda ovalifolia R.Br.[1][7][3]

AliajRedakti

En homeopatio, jakarando estas uzata por purulenta balanito.[8] La ekstrakto de Jacaranda mimosifolia efikas kontraŭ Bacillus cereus, Escherichia coli kaj Staphylococcus aureus.[9]

En Aŭstralio kristnaska kanto interligas la floran tempon de la mimozfolia jakarando (angle JacarandaBlue Jacaranda) kun la komenco de la kristnaska sezono:[10]

„... When the bloom of the jacaranda tree is here, Christmas time is near.“

(Traduko: : ". . . Kiam la floro de la jakaranda arbo estas ĉi tie, kristnaska tempo proksimiĝas.")

FontojRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Mimozfolia jakarando en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita
  2. 2,0 2,1 (1998-01-01) “IUCN Red List of Threatened Species: Jacaranda mimosifolia”. doi:10.2305/iucn.uk.1998.rlts.t32027a9675619.en. Alirita 2020-06-16.. 
  3. 3,0 3,1 The Plant List: A Working List of All Plant Species, http://www.theplantlist.org/tpl1.1/record/kew-317311, retrieved 10 September 2016 
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 4,8 A. L. Quirico: Datenblatt in der New South Wales Flora Online.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 M. A. Hyde, Bart Wursten: Jacaranda mimosifolia. 2008: Eintrag in der Flora of Zimbabwe.
  6. Mimozfolia jakarando ĉe Tropicos.org. En: IPCN Chromosome Reports. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  7. 7,0 7,1 7,2 Rafaël Govaerts (Hrsg.): Jacaranda mimosifolia - Datenblatt bei World Checklist of Selected Plant Families des Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew. Zuletzt eingesehen am 3. März 2015
  8. Roger Morrison: Handbuch der homöopathischen Leitsymptome und Bestätigungssymptome. Kai Kröger Verlag, 2. Auflage. Groß Wittensee 1997, ISBN 3-9801945-5-8, S. 349.
  9. Jhon J. Rojas, Veronica J. Ochoa, Saul A. Ocampo, John F. Muñoz. (februar 2006) Screening for antimicrobial activity of ten medicinal plants used in Colombian folkloric medicine: A possible alternative in the treatment of non-nosocomial infections, BMC Complementary and Alternative Medicine 6, p. 2. doi:10.1186/1472-6882-6-2.
  10. lyricsplayground.com.

Eksteraj ligiloj kaj notoRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Palisanderholzbaum en la germana Vikipedio.