Jacques Bénigne Bossuet

(Alidirektita el Jacques Bossuet)

Jacques Bénigne BOSSUET (naskiĝis la 21-an de septembro 1627 en Franxault, estis baptita la 27-an de septembro 1627 en Dijon; mortis la 12-an de aprilo 1704 en Parizo) estis franca ekleziulo, predikisto kaj verkisto.

Jacques Bénigne Bossuet
Franca ekleziulo kaj verkisto
Persona informo
Jacques-Bénigne Bossuet
Naskiĝo 27-an de septembro 1627 (1627-09-27)
en Diĵono
Morto 12-an de aprilo 1704 (1704-04-12) (76-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Meaux Cathedral vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo • Moeritherium • Collège des Godrans vd
Profesio
Okupo historiisto • teologo • verkisto • literaturkritikisto • poeto • katolika sacerdoto • politikistofilozofooratoro • katolika episkopo vd
Aktiva en Parizo vd
Episkopo de Meaux
Dum 1681
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto de Bossuet, fare de Hyacinthe Rigaud.

Devena de nobela familio, li komencis sian studadon ĉe la Jezuitoj de Dijon kaj finpretigis ĝin en Parizo je sia dekkvina jaro, kie li havis interalie Nicolas Cornet kiel majstro. Li fariĝis ekleziulo en 1652, post brila performanco kiu alvokis la atenton de pluraj gravaj personoj, precipe Ludoviko de Bourbon-Condé (la « granda Condé »). Bossuet sekve komencis sian karieron en Metz.

Ofte alvokita al Parizo, Bossuet ekobtenis bonfamon pro siaj brilaj predikoj kaj pro siaj panegiroj de la sanktuloj. Li predikis antaŭ la franca reĝo Ludoviko la 14-a kaj la patrino de tiu ĉi, Anno de Aŭstrio. Li plie kaŭzis la konverton de multaj protestantoj, interalie tiun de Henri de Turenne.

Bossuet fariĝis la guvernisto de la nova franca Dauphin, Ludoviko de Francio, filo de Ludoviko la 14-a kaj de Maria Teresa de Hispanio. Kune kun Françoise de Maintenon, li cetere estis eminenta ano de la « diotima partio » ĉe la kortego, kaj tiel ofte indigniĝis pri la multaj amantinoj de la reĝo.

Verkoj redakti

 
Oeuvres, 1852
  • Exposition de la doctrine de l'Eglise.
  • Discours sur l'Histoire universelle (1681)
  • Histoire des variations des Églises protestantes (1688)
  • Défense de la Tradition et des saints Pères (1693)
  • Maximes et réflexions sur la comédie (1694)
  • La Politique tirée de l'Écriture sainte (1709)
  • Traité de la connaissance de Dieu et de soi-même (1741)
  • Sermons (1772)
  • Oraison funèbre de Henriette-Marie de France

Bibliografio redakti

  • Victor Vaillant, Etudes sur les sermons de Bossuet, 1851
  • Thérèse Goyet, L'Humanisme de Bossuet, le goût de Bossuet, 1965