Jakaya Kikwete
Jakaya KIKWETE [ĝaKAja kiKŬEte] (naskiĝis la 7-an de oktobro 1950 en Msoga, Tanganjiko) estas la kvara prezidento de Tanzanio.
Jakaya Kikwete | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1950 (74-jaraĝa) en Msoga | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | svahila vd | ||||
Ŝtataneco | Tanzanio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Daresalamo Tanzania Military Academy (en) ![]() Kibaha Secondary School (en) ![]() ![]() | ||||
Partio | Partio de la Revolucio ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Salma Kikwete (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ekonomikisto militisto ![]() | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
De 1990 ĝis 1994 Kikwete estis la tanzania ministro pri akvo, energio kaj mineraloj. De 1994 ĝis 1995 li estis la financa ministro, kaj de 1995 ĝis 2005 li estis la ministro pri Eksterlandaj Aferoj.
En 2005 li estis nomumita la prezidenta kandidato de la reganta partio Chama Cha Mapinduzi (CCM). La 14-an de decembro 2005 li estis elektita per proksimume 80% de la voĉdonoj. Lia ĵurigo kiel prezidento okazis la 21-an de decembro 2005.