Malfermi la ĉefan menuon

Jakobo Spigelo (naskiĝis en Schlettstadt, 1483 - mortis en Schlettstadt, en la 30-a de junio 1547) estis aŭstra juristo, humanisto kaj imperia konsilisto.

Jakobus Spiegelius
(1483-1547)
Lexikons iuris civili (1549)
Lexikons iuris civili (1549)
Persona informo
Naskiĝo 1483
en Schlettstadt (hodiaŭ Flago-de-Francio.svg Francio)
Morto 30-a de junio 1547
en Schlettstadt (hodiaŭ Flago-de-Francio.svg Francio)
Alma mater Universitato de Vieno
Profesio
Profesio universitata profesoro [#]
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Lia patro estis panisto kaj lia patrino nomiĝis Magda Wimpfeling, do, Jakob Spiegel estis nevo de la humanisto Jakob Wimpfeling. En 1511 li edziĝis al Klara Drack el Colmar. Kiam ŝi mortis, en 1542, li provis konkeri la vidvinon Anna Bruna, sed la humanisto kaj filologo Beatus Rhenanus havis ŝian preferon. Li instruis en la Latina Lernejo de sia naskiĝurbo. Post la morto de lia patro li vivis kun sia onklo kaj vizitadis la Katedralon de Speyer. Ekde 1496, li studis en la Universitato de Hajdelbergo kaj partoprenadis en la cirklo da humanistoj kie li konatiĝis kun Johano Reuchlin. Kontraŭante la volon de Wimpfeling, li studis Juron en la Universitato de Frajburgo.

En 1506, li fariĝis sekretario de la episkopo de Triesto kaj pli malfrue li eniris serve de la kanceliereco de la imperiestro Maksimiliano la 1-a, kiu vane provis, en 1508, akiri prebendon por li kaj lia duonfrato Johann Meyer en la kapitulo de la Katedralo de Strasburgo. Inter 1511 kaj 1512 li enprofundiĝis siajn konojn pri Juro en la Universitato de Tübingen., kie li diplomiĝis kiel Legum Licentiatus aŭ Licencio pri Civila Juro[1].

En 1513, li fariĝis imperia konsilisto kaj en tiu sama jaro li translokiĝis al Vieno serve de la imperiestro. La ŝtataj aferoj kaj oftaj forestoj el Vieno lin devigis preterlasi la servojn de la katedralo. En tiu tempo li ĝuis socian kunvivadon kun la humanistoj en la regiono de la Danubo kaj en la universitato. Kiam li vojaĝis kun la delegitaro de la Imperiestro, li establis multenombrajn kontaktojn kun aliaj figuroj el la cirklo de la humanistoj, krom lia ampleksa interŝanĝo da leteroj kun amaso da humanismaj homoj siaepoke.

En 1519, post la morto de la imperiestro, li troviĝis senlabore kaj revenis al sia naskiĝurbo Schlettstadt. Li okupis sin kiel verkisto kaj implikiĝis en la disputoj de la humanisma rondo fondita de Wimpfeling. En tiu periodo li ekfaris la preparajn laborojn por lia ĉefverko.

En 1520, li eniris en la kancelierecon de la imperiestro Karlo la 5-a, kiel imperia konsilisto kaj sekretario de la aŭstria kanceliereco. En 1521, li envolviĝis en la Dieto de Worms kaj estis kontraŭulo de Lutero, kondiĉo kiun li reasertis pere de siaj rekomendoj al la papa legato. Dank'al al propeto de Erasmo de Roterdamo li laboris serve de la reĝo Ferdinando la 1-a en 1522. Post la Dieto de Speyer, en 1526, kaj la renverso de la kanceliero Gabriel von Salamanca-Ortenburg (1489-1539), Spiegel ankaŭ lasis sian postenon, kiu estis okupita de sia duonfrato Johann Meyer Spiegel. En 1526 li akiris la titolon kiel Doktoro pri Juro, veŝajne dank'al papa interveno. Dum iom da tempo li aktivis kiel ambasadoro de la alzaca Dekapolo.

VerkojRedakti

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti


 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj