Grafo Jakobo Brjus (ruse Яков Вилимович Брюс), (angle James Daniel Bruce) naskiĝis la 11-an de majo 1669 en Moskvo, Rusa carlando, mortis la 30-an de aprilo 1735 en sia bieno Glinki Moskva provinco. Li estis elstara rusa ŝtataganto, generalo, diplomato kaj sciencisto de skota deveno (klano Bruce), unu el intimaj samideanoj de caro Petro la Granda.

Jakobo Brjus
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1669 (1669-05-01)
en Moskvo
Morto 19-an de aprilo 1735 (1735-04-19) (65-jaraĝa)
en Glinki Estate
Tombo Moskvo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Patro William Bruce
Frat(in)o Robert Bruce
Okupo
Okupo astronomooficiropolitikisto
vdr

Liaj gepatroj loĝis en Rusio ekde 1647. Li estis la frato de Robert Bruce, la unua milita guberniestro de Sankt-Peterburgo. Ekde 15-a jaraĝo li militservis kaj partoprtenis en militaj kampanjoj kune kun la caro (cefe en la kampo de artilerio).

Li kaj Andrej Osterman subskribis la traktaton de Nystad (nuna finna urbo Uusikaupunki) en 1721, pro kiu li ricevis la titolon de Grafo. Ĝi estis sukcesa finalo de Granda Nordia Milito, kiu grave plifortigis la potencon kaj politikan pozicion de Ruslando.

Post morto de Petro la Granda okazinta la 8-an de februaro 1725 li demisiis kiel generalo-feldmarŝalo kaj setliĝis en Glinki.

Tie li mortis la 30-an de aprilo 1735 kaj estis sepultita en Moskvo.

Liaj ĉefaj atingoj kiel sciencisto redakti

  • flue parolis je ses eŭropaj lingvoj;
  • posedis grandan bibliotekon el ĉirkaŭ 1500 volumoj;
  • verkis Vortarojn rusa-nederlanda kaj nederlanda-rusa;
  • verkis la unuan rusan lernolibron pri geometrio;
  • en 1696 li kompilis "Mapon de la teroj de Moskvo ĝis Malgrandazio;
  • en 1702 li malfermis la unuan astronomian observatorion en Rusujo funkciintan en Turo Suĥarev;
  • establis Kabineton de kuriozaĵoj, kiu nun troviĝas en la Kunstkamera, en Sankt-Peterburgo ;
  • partoprenis en la legosigno de Sankt-Peterburgo la 16an de majo 1703;
  • estas la aŭtoro de la zodiaka radia aranĝo de Moskvo;
  • partoprenis en la publikigo de la referenca kaj astrologia "Kalendaro" (Брюсов календарь);

Eksteraj ligiloj redakti