Jambliko

Siria novplatonisma filozofo

Jambliko (naskiĝis en 245/280 mortis en 325/330) estis antikva filozofo-novplatonisto. Li estis estro de la siria novplatonisma skolo en Apameo, disĉiplo de Porfirio. Kvankam li estis siriano Jambliko verkis en la greka lingvo, kiu estis tiam la klera lingvo en la mondoregiono.

Jambliko
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 244 (0244-11-30)
en Qinnasrin
Morto 30-an de novembro 324 (0324-11-30) (80-jaraĝa)
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Roma regno
Okupo
Okupo filozofoverkisto
Verkoj Geography
Life of Pythagoras
vdr

Biografio redakti

La sola informacia fonto pri biografio de Jambliko estas la verko de Eŭnapio "Vivoj de filozofoj kaj sofistoj". Jambliko estis siriano, li naskiĝis en Ĥalkido. Lia nomo (malnovgreke: Ἰάμβλιχος, Iámblichos; per safaitika skribsistemo: 𐩺𐩣𐩴𐩫 /yamlik/ ) havas signifon "[la diaĵo] reĝas". Oni opiniis ke Jambliko estis ido de reĝoj-sacerdotoj de Emesa.

Verkoj redakti

  1. Tekstaro pri pitagoraj doktrinoj (10 libroj). Verŝajne la plej fama teksto de ili estas la libro "Pri la vivo de Pitagoro". Ne ĉiuj el tiuj ĉi verkoj konserviĝis ĝis hodiaŭ.
  2. Komentoj pri la verkoj de Platono.
  3. La traktato pri teŭrgio "Pri egiptaj misteroj"
  4. Serio de verkoj pri magio kaj okultismo, skribitaj kune kun Juliano la Ĥaldeo kaj Juliano la Teŭrgiulo ("La libro de sekretoj", "Pri Ĥaldeaj Orakoloj" ktp.)
  5. La traktato "Pri animo". Nur fragmento de tiu ĉi verko estas konata nuntempe.
  6. Leteroj pri diferencaj filozofaj demandoj.
  7. Traktatoj pri teologio ("Platona teologio", "Ĥaldea teologio"), kiuj ne konserviĝis ĝis nuntempo.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estis uzitaj tradukoj de la samtemaj artikoloj el la rusa kaj la angla Vikipedio.