James A. Garfield
James Abram GARFIELD [Ĝejmz EJbrem GARfild] (naskiĝis la 19-an de novembro 1831, mortis la 19-an de septembro 1881) estis la dudeka prezidanto de Usono. Li naskiĝis en la kontono Cayahoga, Ohio.
James A. Garfield | ||
---|---|---|
Prezidanto de Usono | ||
![]() | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
James Abram Garfield | ||
Naskonomo | James Abram Garfield | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1831 en Moreland Hills | |
Morto | 19-an de septembro 1881 (49-jara) en Elberon | |
Mortis pro | pafvundo • aneŭrismo • sepso • korinfarkto • pneŭmonito [#] | |
Mortigita de | Charles J. Guiteau [#] | |
Tombo | Lake View Cemetery [#] | |
Religio | Kristana Eklezio (Disĉiploj de Kristo) [#] | |
Lingvoj | angla • latina • antikva greka [#] | |
Ŝtataneco | Usono [#] | |
Alma mater | Hiram College • Williams College [#] | |
Partio | Respublikana Partio [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Patro | Abram Garfield [#] | |
Patrino | Eliza Ballou [#] | |
Edz(in)o | Lucretia Garfield [#] | |
Infanoj | Eliza Garfield • Harry Augustus Garfield • James Rudolph Garfield • Abram Garfield • Mary Garfield • Irvin McDowell Garfield • Edward Garfield [#] | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto • oficiro • advokato • ŝtatreprezentanto • verkisto [#] | |
Aktiva en | Vaŝingtono [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Garfield estis pafita de Charles J. Guiteau je la 2-a de julio 1881, kaj mortis pro siaj vundoj (kaj pro nekompetenta kuraca zorgo) 80 tagojn poste en Elberon, Nov-Ĵerzejo. Li estis la dua murdita usona prezidento.
Garfield estis bona oratoro. Lucretia RUDOLPH estis lia edzino, kaj ili havis sep gefilojn. Garfield estis membro de la Disĉiploj de Kristo.
Lia administrado daŭris nur ses monatojn, de la 4-a de marto ĝis la 19-a de septembro 1881.
Lia mortoRedakti
Garfield estis pafita en la stacidomo Pennsylvania en Vaŝingtono, la 2-an de julio 1881, fare de pŝiĥe malsana homo, nome Charles J. Guiteau. La atencinto volis estis konsulo en Parizo, sed li estis rifuzita pro la pŝihaj perturboj.
Unu kuglo trafis la prezidento je la dorso, kiun oni poste ne povis trovi, spite al uzo de metala detektilo de Alexander Graham Bell. La prezdiento mortis pro infektiĝo de tiu kuglo. Pli postaj ekzamenoj montris, ke dum la kugloserĉado, li kuŝis en lito kun metalaj risortoj, kion oni ne rimarkis. La pli postaj ekzamenoj okazis ofte per fingroj kaj ne per sterilaj iloj. la defendanto de la atencinto, murdinto asertis, ke la morton de la prezidanto kaŭzis la kuracistoj, ne la kuglo.
Dum la 11 monatoj de la vundiĝo ĝis lia morto, estiĝsi serioza diskuto pri la konstituciaj rajtoj de la vicprezidento dum la malkablo de la prezidento.
Lia murdo estis ŝoko − ĉefe en la okcidentaj landopartoj, kie oni nomumis laŭ li urbojn kaj distriktojn. Lian oficperiodon plenigis lia vicprezidento Chester A. Arthur.
Garfield sukcesis longdaxure fortigi la pozicion de la prezidento, li pensis ankaŭ unuafoje pri ekvilibrigo de la leĝdona povo kaj la plenuma povo.
Vidu ankaŭRedakti
Antaŭe: | 20-a Prezidento de Usono | Poste: | |
---|---|---|---|
Rutherford B. Hayes | 1881 | Chester A. Arthur |