James Naismith

kanadano; fondinto de basketbalo

James A. Naismith estis la kreinto de Korbopilkado. Li estis naskita en 6-an de novembro 1861 en Almonte (Ontario). Li estis de Kanado.

James Naismith
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1861 (1861-11-06)
en Almonte
Morto 28-an de novembro 1939 (1939-11-28) (78-jaraĝa)
en Kazablanko
Lingvoj angla
Ŝtataneco KanadoUsono
Alma mater Universitato McGill • Springfield College • Almonte and District High School
Okupo
Okupo inventisto • basketbala trejnisto • verkisto • kleriko • kuracisto • ĉeftrejnisto • basketbalisto
vdr

Korbopilkado estas unu el la malmultaj sportoj, kiuj estis eltrovitaj de individuo. La kanada kuracisto kaj pedagogo James Naismith eltrovis la pilkoludon en la jaro 1891 en Springfield (Masaĉuseco) kiel hala sporto por siaj studantoj. James Naismith rimarkis ke la batalintenco de aliaj pilkosportoj estiĝas ĉar la tuta ludado okazas en la sama nivelo (kiel ekzemple ĉe usona piedpilkado).

Li serĉis malpli batalan sporton kun malgranda vundiĝorisko por aktivigi la 18 studantojn de la klaso dumvintre. Tial li metis la korbojn (angle baskets) en alian nivelon ol la ludantoj. La domprizorganto Pop Stabbins fiksis tiam persikokorbojn ĉe la 10 futojn altaj balkonoj de la YMCA en Springfield. La tiam hazarde fiksita alto de la korboj (3,05 metroj) estas ĝis nun internacie valida. Por malhelpi, ke spektantoj de la galerio influu la ĵetojn al la korboj, oni metis bretojn malantaŭ ilin. La lerneja sekretariino Lyons helpis al Naismith starigi la 13 bazajn regulojn, kiuj validas preskaŭ neŝanĝitaj ĝis nun.